sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio


MARKS
-----------POR
------------------ĈIUJ




Hazardo kaj mondohistorio

"La mondohistorio, estas vere, fareblus tre oportune, se la batalo estus entreprenata nur sub la kondiĉo de ne mistrafeble favoraj bonŝancoj. Alikaze tio estus tre mistika, se "hazardoj" ne ludus rolon. Tiuj hazardoj kompreneble falas mem en la ĝeneralan iradon de la evoluo kaj estas rekompensataj de aliaj hazardoj. Sed la plirapidigo kaj plilantigo tre dependas de tiaj ’hazardoj’ – inter kiaj figuras ankaŭ ’la hazardo’ de la karaktero de la homoj, kiuj unue staras je la pinto de movado.

El Karlo Marks, Letero al L. Kugelmann (1871) MEV 33, 209 tradukis Hans-Georg Kaiser. La titolon aldonis la tradukinto.

En Esperantio ekzemple estis la markizo Beaufront, kiu, kvankam strangulo kaj pasia mensogulo, decide influis kaj antaŭenpuŝis Esperanton en la franca periodo, ankaŭ danke al ambicia karaktero. Ja oni povas diri, ke tiu periodo estis tre influata de tute diverskarakteraj homoj, kiuj ĉiuj havas grandan meriton pri tio, ke Esperanto tutmonde tre prosperis tiam. Samtempe la kvereloj inter kelkaj elstaraj francaj esperantistoj estis ankaŭ tre ĝenaj, speciale por Zamenhof, kiu ne vivis en Francio, kaj tial el leteroj devis diveni, pri kio efektive temas ĉe la kvereloj. (HGK)

Originaltext

„Die Weltgeschichte wäre allerdings sehr bequem zu machen, wenn der Kampf nur unter der Bedingung unfehlbar günstiger Chancen aufgenommen würde. Sie wäre andererseits sehr mystischer Natur, wenn ‚Zufälligkeiten‘ keine Rolle spielten. Diese Zufälligkeiten fallen natürlich selbst in den allgemeinen Gang der Entwicklung und werden durch andere Zufälligkeiten wieder kompensiert. Aber Beschleunigung und Verzögerung sind sehr von solchen ‚Zufälligkeiten‘ abhängig – unter denen auch der ‚Zufall‘ des Charakters der Leute, die zuerst an der Spitze der Bewegung stehen, figuriert.“

aus K. Marx, Brief an L. Kugelmann (1871), MEW 33, 209.

Sama rubriko :


puce Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto

puce Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...

puce Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio

puce Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo

puce Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.

puce Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion

puce Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado

puce Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo

puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado

puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo

puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)

puce Marks por ĉiuj (14) / Pri religio

puce Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj

puce Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks

::: Ĉiuj :::



Supren