sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo


<
MARKS 
------------POR
--------------------ĈIUJ





La fremdiĝo de la laboristo

(La fremdiĝo de la laboristo en sia objekto esprimiĝas laŭ naciekonomiaj leĝoj tiel, ke ju pli la laboristo produktas, des malpli li havas por konsumado, ke ju pli li kreas valorojn, des pli li senvaloriĝas kaj malindas, ke, ju pli formata estas lia produkto, des pli misformita la laboristo mem, ke ju pli civilizita estas lia objekto, des pli barbara la laboristo, ke, ju pli potenca estas la laboro, des malpli potenca la laboristo, ke, ju pli sprita estas la laboro, des pli malsprita kaj pli naturservista fariĝas la laboristo.)

La nacia ekonomio kaŝas la fremdiĝon en la esenco de la laboro per tio, ke ĝi ne rigardas la senperan rilaton de la laboristo (la laboro) kaj la produktado. Certe. La laboro produktas miraklajn verkojn por la riĉuloj, sed ĝi produktas nudecon por la laboristo. Ĝi produktas palacojn, sed kavernojn por la laboristo. Ĝi produktas belecon, sed kripligon por la laboristo. Gi anstataŭas la laboron per maŝinoj, sed ĝi reĵetas parton de la laboristoj al barbara laboro kaj faras el la alia parto maŝinojn. Ĝi produktas spriton, sed ĝi produktas stulton, kretenismon por la laboristo.


El Karlo Marx : Ekonomiaj-filozofiaj manuskriptoj el la jaro 1844, p. 92 Digitala biblioteko, volumo 11 : Marx/Engels, p.661 (komparu al MEV Vol. 40, p.513), tradukis Hans-Georg Kaiser. La titolon aldonis la tradukinto.

Originaltext

Die Entfremdung des Arbeiters


(Die Entfremdung des Arbeiters in seinem Gegenstand drückt sich nach nationalökonomischen Gesetzen so aus, daß, je mehr der Arbeiter produziert, er um so weniger zu konsumieren hat, daß, je mehr Werte er schafft, er um so wertloser, und so unwürdiger wird, daß, je geformter sein Produkt, um so mißförmiger der Arbeiter, daß, je zivilisierter sein Gegenstand, um so barbarischer der Arbeiter, daß, um so mächtiger die Arbeit, um so ohnmächtiger der Arbeiter wird, daß, je geistreicher die Arbeit, um so mehr geistloser und Naturknecht der Arbeiter wird.)

Die Nationalökonomie verbirgt die Entfremdung in dem Wesen der Arbeit dadurch, daß sie nicht das unmittelbare Verhältnis zwischen dem Arbeiter (der Arbeit) und der Produktion betrachtet. Allerdings. Die Arbeit produziert Wunderwerke für die Reichen, aber sie produziert Entblößung für den Arbeiter. Sie produziert Paläste, aber Höhlen für den Arbeiter. Sie produziert Schönheit, aber Verkrüppelung für den Arbeiter. Sie ersetzt die Arbeit durch Maschinen, aber sie wirft einen Teil der Arbeiter zu einer arbarischen Arbeit zurück und macht den andren Teil zur Maschine. Sie produziert Geist, aber sie produziert Blödsinn, Kretinismus für den Arbeiter.


[Aus Karl Marx : Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844, S. 92. Digitale Bibliothek Band 11 : Marx/Engels, S. 661 (vgl. MEW Bd. 40, S. 513)]

Sama rubriko :


puce Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto

puce Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...

puce Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio

puce Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo

puce Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.

puce Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion

puce Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado

puce Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo

puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado

puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo

puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)

puce Marks por ĉiuj (14) / Pri religio

puce Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj

puce Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks

::: Ĉiuj :::



Supren