Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto
puce Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...
puce Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio
puce Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo
puce Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.
puce Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion
puce Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado
puce Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo
puce Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj
puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado
puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo
puce Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks
puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)
puce Marks por ĉiuj (14) / Pri religio

Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks

citaĵotraduko

MARKS
------------POR
-------------------ĈIUJ




Kategoria imperativo laŭ Marks

La armilo de la kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco devas esti renversita per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, tuj kiam ĝi ekkaptas la amasojn. La teorio estas kapabla ekkapti la amasojn, tuj se ĝi demonstras ad hominem, kaj ĝi demonstras ad hominem, tuj kiam ĝi fariĝas radikala. Esti radikala, tio estas kapti la aferon ĉe la radiko. Sed la radiko por la homo estas la homo mem. La evidenta pruvo por la radikalismo de la germana teorio, do por ties praktika energio, estas ĝia eliro de la decida pozitiva forigo de l’ religio. La kritiko de l’ religio finiĝas kun la instruo, ke la homo estas la plej altranga estaĵo por la homo, kun la kategoria imperativo renversi ĉiujn rilatojn, en kiuj la homo estas degradita, sklavigita, forlasita, malestimata estaĵo. Rilatojn, kiujn oni ne pli bone povas priskribi ol per la elvoko de franco pri projektita hundoimposto : Kompatindaj hundoj ! Oni volas trakti vin kiel homojn !

El Karl Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (Pri la kritiko de la jura filozofio de Hegel. En : Marx/Engels, verkoj, volumo 1, p. 385, tradukis Hans-Georg Kaiser. La titolon aldonis la tradukinto. 

Originaltext

Die Waffe der Kritik kann allerdings die Kritik der Waffen nicht ersetzen, die materielle Gewalt muß gestürzt werden durch materielle Gewalt, allein auch die Theorie wird zur materiellen Gewalt, sobald sie die Massen ergreift. Die Theorie ist fähig, die Massen zu ergreifen, sobald sie ad hominem monstriert, und sie demonstriert ad hominem, sobald sie radikal wird. Radikal sein ist die Sache an der Wurzel fassen. Die Wurzel für den Menschen ist aber der Mensch selbst. Der evidente Beweis für den Radikalismus der deutschen Theorie, also für ihre praktische Energie, ist ihr Ausgang von der entschiedenen positiven Aufhebung der Religion. Die Kritik der Religion endet mit der Lehre, daß der Mensch das höchste Wesen für den Menschen sei, also mit dem kategorischen Imperativ, alle Verhältnisse umzuwerfen, in denen der Mensch ein erniedrigtes, ein geknechtetes, ein verlassenes, ein verächtliches Wesen ist. Verhältnisse, die man nicht besser schildern kann als durch den Ausruf eines Franzosen bei einer projektierten Hundesteuer : Arme Hunde ! Man will euch wie Menschen behandeln !
 
 
Aus K. Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie ,Marx/Engels, Werke, Band 1, S. 385, tradukis Hans-Georg Kaiser

PS : 

En GDR, Germana Demokratia Respubliko (DDR) la supra monbileto estis publika pagilo, kun la valoro de 100 orientgermanaj markoj, kiuj ĉiam multe malpli valoris ol 100 samtempaj okcidentgermanaj markoj. La Marks-monbileto estis en la ĉiutaga lingvo la tielnomata "blua", tre ŝatata monbileto en GDR. Por tiu oni ja povis aĉeti almenaŭ aŭtentikan Levis-ĝinzon, kaj tio estis fakte la sesono de averaĝa neta salajro en GDR. Ekzistis ankaŭ milmarkaj monbiletoj, sed tiuj tiom alte rangis, ke ili apenaŭ ludis rolon en la normala ĉiutaga vivo. Frederiko Engels cetere estis la "ruĝa", do, li validis nur 50 markojn, duonon de Marx, kio kvazaŭ klabe montras kiel etsprita la publika vivo en GDR kutime estis. Inoj spite al ĉiu socialismo-bruado tre sube rangis, tial la komunistino Clara Zetkin tiam valoris nur kvin markojn. Nu, kaj tiaj etsprituloj serioze volis "konstrui la socialismon", eniri do en la ŝuegojn de la granda Marks, sed tute kontraŭe al tiu mem, ili estis la fuŝgvidantoj de la "reale ekzistantaj socialismaj landoj" ofte mem nur ridindaj etburĝoj, kiuj ne konstruis, sed detruis la socialismon por longa tempo. Pri la marksismo ili komprenis tiom malmulte, kiom bovo pri komputiloj. Nu, ja jam Marks diris : "Mi ne estas marksisto." Li sciis, kial. Li ŝajne jam divenis, ke oni faros karikaturon el liaj ideoj. Vivantan ekzemplon de disvastiĝanta politika oportunismo li ja jam mem havis antaŭ la nazo - la germanan socialdemokration laŭ Kautsky kaj akompanoj, tiu oportunismo trovis sian kulminon en la pafmortigo de ribelantaj laboristoj fare de socialdemokrataj politikistoj dum kaj post la novvembrorevolucio en Germanio. La anarkiisto Bakunin kaj ankaŭ la poeto Heine, kiuj estis amikoj de Marks, jam divenis, kio okazos, se ekregos uloj, kiuj faros farson el la avangarda komunismo de Marks kaj Engels. Eĉ Marks mem ŝajne divenis tion, ĉar en la lasta verko de Marks, en Kapitalo I - III (finpretigita de Engels) tute ne plu estas menciita la avangarda teorio. Se oni legas la kritikon je la partiprogramo de la socialdemokratoj en Gotha, oni scias pro kio. Makss prefere malsatis ol transpreni gvidfunkcion ĉe la socialaj demokratoj, kiun tiuj ofertis al li. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio