Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto
puce Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...
puce Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio
puce Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo
puce Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.
puce Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion
puce Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado
puce Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo
puce Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj
puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado
puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo
puce Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks
puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)
puce Marks por ĉiuj (14) / Pri religio

Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion



MARKS
------------POR
-------------------ĈIUJ

Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion

Ne estas la konscio, kiu determinas la homojn, sed male ilia estado, kiu determinas ilian konscion. Sur certa ŝtupo de sia evoluo la materiaj produktivaj fortoj ekkontraŭas al la ekzistantaj produktadaj rilatoj, aŭ kio estas nur la jura esprimo por tio, kun la posedaj rilatoj, interne de kiuj ili moviĝis ĝis tiam. El evoluaj formoj de la produktivaj fortoj tiuj rilatoj ŝanĝiĝas en ties katenojn. Tiam komenciĝas epoko de socialaj evolucioj. Kun la ŝanĝiĝo de la ekonomia bazo revolucie ŝanĝiĝas la tuta giganta surbazo pli-malpli rapide aŭ malrapide. Ĉe la pripensado de tiaj revoluciaj ŝanĝiĝoj oni ĉiam diferencigu inter la materia, naturscienca konfide konstatebla revolucia ŝanĝiĝo en la ekonomiaj produktadaj kondiĉoj kaj la juraj, politikaj, religiaj, artaj kaj filozofiaj, koncize dirate, ideologiaj formoj, en kiuj la homoj konsciiĝas pri tiu konflikto kaj elbatalas ĝin. Tiel malmulte, kiel oni ne juĝas individuon laŭ tio, kion tiu mem imagas esti, tiel malmulte oni povas juĝi epokon de revoluciaj ŝanĝoj el ties konscio, sed oni male devas klarigi tiun konscion el la kontraŭaĵoj de la materia vivo, el la ekzistanta konflikto inter sociaj produktivaj fortoj kaj la produktadaj rilatoj. Socia formacio neniam pereas antaŭ ol estas evoluigitaj ĉiuj produktivaj fortoj, por kiuj ĝi estas sufiĉe progresinta, kaj novaj pli altaj produktadaj rilatoj neniam anstataŭas ĝistiaman, antaŭ ol la materiaj ekzistkondiĉoj de tiuj mem estas elkovitaj. Tial la homaro ĉiam metas nur taskojn al si, kiuj plenumeblas, ĉar pli detale obvservate, ĉiam montriĝos, ke la tasko mem ekestas nur tie, kie la materiaj kondiĉoj de ĝia plenumo jam ekzistas aŭ almenaŭ estas en la proceso de ekesto.

El „Pri la kritiko de la politika ekonomio“, enkonduko, MEV 13/9, tradukis Hans-Georg Kaiser, La titolon aldonis la tradukinto.

Originaltext

Es ist nicht das Bewußtsein der Menschen, das ihr Sein, sondern umgekehrt ihr gesellschaftliches Sein, das ihr Bewußtsein bestimmt. Auf einer gewissen Stufe ihrer Entwicklung geraten die materiellen Produktivkräfte der Gesellschaft in Widerspruch mit den vorhandenen Produktionsverhältnissen oder, was nur ein juristischer Ausdruck dafür ist, mit den Eigentumsverhältnissen, innerhalb deren sie sich bisher bewegt hatten. Aus Entwicklungsformen der Produktivkräfte schlagen diese Verhältnisse in Fesseln derselben um. Es tritt dann eine Epoche sozialer Revolution ein. Mit der Veränderung der ökonomischen Grundlage wälzt sich der ganze ungeheure Überbau langsamer oder rascher um. In der Betrachtung solcher Umwälzungen muß man stets unterscheiden zwischen der materiellen, naturwissenschaftlich treu zu konstatierenden Umwälzung in den ökonomischen Produktionsbedingungen und den juristischen, politischen, religiösen, künstlerischen oder philosophischen, kurz, ideologischen Formen, worin sich die Menschen dieses Konflikts bewußt werden und ihn ausfechten. Sowenig man das, was ein Individuum ist, nach dem beurteilt, was es sich selbst dünkt, ebensowenig kann man eine solche Umwälzungsepoche aus ihrem Bewußtsein beurteilen, sondern muß vielmehr dies Bewußtsein aus den Widersprüchen des materiellen Lebens, aus dem vorhandenen Konflikt zwischen gesellschaftlichen Produktivkräften und Produktionsverhältnissen erklären. Eine Gesellschafts geht nie unter, bevor alle Produktivkräfte entwickelt sind, für die sie weit genug ist, und neue höhere Produktionsverhältnisse treten nie an die Stelle, bevor die materiellen Existenzbedingungen derselben im Schoß der alten Gesellschaft selbst ausgebrütet worden sind. Daher stellt sich die Menschheit immer nur Aufgaben, die sie lösen kann, denn genauer betrachtet wird sich stets finden, daß die Aufgabe selbst nur entspringt, wo die materiellen Bedingungen ihrer Lösung schon vorhanden oder wenigstens im Prozeß ihres Werdens begriffen sind.
 
aus Karl Marx, Zur Kritik der politischen Ökonomie, Vorwort, MEW 13/9

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio