Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

Liberpensula frakcio

Horst Groschopp : La movado de liberpensantoj (Germanio)

Humanismus : Grundbegriffe. eld. de Hubert Cancik, Horst Groschopp kaj Frieder Otto Wolf. Berlin/Boston 2016, paĝoj 159-168.

teksto el Humanismus 021 Freidenkerbewegung.pdf

Horst Groschopp : Freidenkerbewegung
En : Humanismus : Grundbegriffe. eld. de Hubert Cancik, Horst Groschopp kaj Frieder Otto Wolf. Berlin/Boston 2016, paĝoj 159-168.

Horst Groschopp : La movado de liberpensantoj

1. Disidentoj

Kiu troviĝis ekster la eklezio en la mezepoko, iĝis kvazaŭ leprulo, ĉar ekskomuniko signifis tutregnan anatemon. Deviantojn de la katolikaj dogmoj oni konsideris herezuloj. Tiuj ekirigis en sia strebo al pli libera religieco la reformacion dum la renesanco. La Paco de Aŭgsburgo en la jaro 1555 permesis religian liberecon, respektive toleradon, sed nur por la landestroj kaj ties familioj.

Apartajn kristanajn grupojn oni nomis post la Paco de Varsovio (pax dissidentium) en 1573 ʻdisidentoj’ (Groschopp 2011), similsence kiel la anglaj ʻdissenters’, termino derivita de dissidio (esti disigita). Alkalkulitaj estis unue ĉiuj agnoskataj polaj nekatolikoj – luteranoj, anoj de la Reformita Eklezio, (ortodoksaj) grekoj, armenoj – sed ne la anabaptistoj, socinanoj kaj kvakeroj.

La nocio eniris la oficialan lingvon per la Vestfalia Paco de 1648. Dum la postaj 300 jaroj oni nomis ʻdisidentoj’ ĉiujn toleratajn religiajn komunumojn ekster la konfesieco (katolikoj, protestantoj) kaj la judismo (sinagogaj komunumoj). La princoj rezervis por si la rajton akcepti aŭ malpermesi ʻskismajn’ komunumojn. Oni permesis en la posta tempo la moraviajn fratojn, la malnovluteranojn, la menonitojn kaj baptistojn, kiuj laŭ la kutimoj kaj juro rajtis posedi difinitajn korporaciajn rajtojn en la 19-a jarcento. Alkalkulitaj komence de la 20-a jarcento estis metodistoj, irvinganoj (Apostolaj Komunumoj), kvakeroj, germankatolikoj, Liberreligiaj Komunumoj, la Libera Eklezio de Hermannsburg kaj la Malkonforma Eklezio de Malsupra Heslando. Tiuj formiĝis surbaze de la leĝoj pri asocioj, sed malhavis juran subjektecon. Ili ĉiuj devis esti registritaj kaj ne rajtis agi favore al ŝtatmalamikaj interesoj.

Forlaso de ĉia eklezia aŭ eklezieca organizmaniero estis neniam antaŭvidita en la juro ĝis la Vajmara Konstitucio en 1919 – ankaŭ ne en la Leĝo pri Eksmembriĝoj de 1873, en kiu oni unuafoje jure kategoriigis ne nur ʻapartiĝintajn’ religiajn komunumojn kiel disidentojn, sed ankaŭ personojn (§ 16), kiuj “ankoraŭ [tiele !] apartenas al neniu de la ŝtato allasita religia komunumo” (Pfender 1930, p. 31). Oni premisis, ke ĉiuj homoj plu estas organizitaj religie. Amasa persona senreligieco estas esence produkto de la dua duono de la 20-a jarcento.

Unue, la kristanismo formale fariĝis libervola eklezio dum la germana ʻkulturbatalo’ (1872-1887), “ĉar nek la eklezio nek la ŝtato povis devigi la unuopulojn resti en la eklezio”. (Pfender 1930, p. 32) Per tio la grupo de ʻdisidentoj’ iĝis pli granda, la nocio iĝis kutima en la juro kaj estis ekaplikata al liberpensantoj. Tiuj transprenis la nocion kiel nomon por si mem, ankaŭ senreligiaj ateistoj kaj etikaj humanistoj, kio igis liberreligiulojn distanciĝi de ĝi kaj alstrebi korporaciajn rajtojn, kiajn havis la eklezioj, kaj tion ili grandparte sukcesis akiri post 1919. [1]

En Germanio vivis en 1914, en loĝantaro de 65 milionoj, proksimume 250.000 jure difinitajn ʻdisidentojn’, inter kiuj proksimume 80-100.000 ʻsenkonfesiuloj’. Ĉirkaŭ 20-25.000 el ili estis organizitaj en liberpensulaj asocioj. La plej grandaj grupoj estis la monistoj (6700), la liberpensantoj (6000), la proletaj liberpensantoj (5000) kaj la ʻpatrinprotektantoj’ (3500). Kvankam el la memprovizitaj informoj de tiuj organizaĵoj kalkuliĝas sumo de 32.000 membroj, necesas supozi ĉ. 10-20 % da duoblaj resp. pluroblaj membrecoj. Ili agadis antaŭ ĉio en Rejnlando kaj en Vestfalio, en Heslando-Nassau, en la Granddukio Heslando, en Badeno, Virtembergo, Hanovro, en la prusia provinco Saksio (nuntempe Saksio-Anhalto) kaj en la lando Saksio, en la turingiaj ŝtatoj kaj en Silezio – kaj antaŭ ĉio en la grandaj urboj Berlino, Bremeno, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo, Jena, Munkeno kaj Nurenbergo, kaj en limigita grado en Breslau, Dresdeno, Duseldorfo, Lepsiko kaj Stutgarto kiel centroj.

La 30-an de Novembro 1920 ekvalidis nova leĝo pri la eksiĝo el religiaj komunumoj, kaj la 15-an de Julio 1921 okazis la unueca difino de religia plenaĝeco ĉe atingo de la 14-a vivojaro. Per tio la nocio disidento iĝis definitive pridubinda. Sed ĝi restis valida, ĝis la nacisocialistoj abolis ĝin, ankaŭ pro la celo laŭ la ŝtatadministracia juro pridemandi, marki kaj denunci liberpensantojn, kies organizaĵoj jam estis malpermesitaj. Oni enkondukis la ĝeneralan formulon ʻdikredanteco’. Dekreto de la Regna Ministerio de Internaj Aferoj difinis la 26-an de Novembro 1936, ke “estonte en publikaj listoj, formularoj kaj atestiloj surbaze de ilia deklaro diferencigendaj estas : 1-e anoj de religia komunumo aŭ mondrigarda komunumo ; 2-e dikredantoj ; 3-e sendiuloj” (NS-Monatshefte 8, 1937, p. 61 kaj poste, citita laŭ Schmitz-Berning 2000, p. 282). ʻDikredanto’ anstataŭis ĝis 1945 la vortojn ʻsenkonfesiulo’ kaj ʻdisidento’.

2. Liberpensantoj

Nur ekde la allaso de Zweifel [Dubo] malaperis la plej ĝenerala kaŭzo de liberpensado. Friedrich Nietzsche tiel nomis ĝin en 1880/1881, samtempe kun la fondo de la ʻBrusela Internacio de Liberpensantoj’ kaj la ʻGermana Ligo de Liberpensantoj’, kiu ŝajne restis nekonata al li : li diris, ke tiuj homoj fariĝas liberpensantoj, al kiuj “jam la elpensado kaj eldirado de malpermesitaj aferoj … donas kontenton”. (Nietzsche 1971, p. 29). Tial estas en la komenco “ĉiam denove unuopuloj, kiuj elpaŝas kiel liberpensantoj” (Wild 1979, p. 262). La spektro de iliaj ideoj estas larĝe disbranĉa. Jam la en 1759 aperinta ʻFreydenker-Lexicon’ [Liberpensanto-leksikono] de Johann Anton Trinius nomas “ateistojn, naturistojn, diistojn, krudajn indiferentistojn, skeptikulojn kaj similajn homojn”. [2] Minacitaj je sia korpo kaj vivo, liberpensantoj ĉiam esprimis sin principe, vivmonde kaj amplekse. Koncerne la rilatojn al humanismo, tiuj fruaj atestaĵoj ne estas esploritaj.

La vorto ʻliberpensanto’ devenas el la angla. “William Molyneŭ … karakterizis en letero al J[ohn] Locke de la 6-a de Aprilo 1697 la verkinton de la libro Christianity not mysterious, kiu klopodis pri racio-konforma, senkontraŭdira klarigo de la kristanismo, John Toland … kiel ʻsenkaŝan liberpensanton’ […]. Okazis la fondo de mallongviva semajngazeto The Free-Thinker [La Liberpensanto] ([…] ĉirkaŭ 1711), kiu alstrebis la celon ŝovi la diferencon inter religio kaj superstiĉo en la konscion de la publiko.” (Mehlhausen 1983, p. 489) Toland transprenis la karakterizon kiel honortitolon (Algermissen 1960, p. 318). John Anthony Collins, skolano de Locke, fine enkondukis la terminon en 1713 en sia verko A Discource of Freethinking, occasioned by the Rise and Growth of a Sect call’d Freethinkers [Diskurso pri liberpensado instigita de la altiĝo kaj kresko de sekto nomata liberpensantoj] kaj rilatigis ĝin kun sekteca komunumo, kiu kulturis ekzercojn de la racio. Libera pensado distingas sin ekde tiu tempo per tio, ke ĝi “determiniĝas de la evidenteco de afero kaj ne per iu aŭtoritato” (Gawlik 1972, Spalte 1062).

En 1715 okazis la unua laŭvorta traduko en la germanan, fare de Gottfried Wilhelm Leibniz (Mehlhausen 1983, p. 490). Poste, en 1734, Johann Ernst Philippi en Göttingen provis eldoni gazeton sub la titolo Der Freidenker (La liberpensanto). Same tiel malsukcesa estas la samnoma provaĵo de Johann Anton Janson von Waasberghe en 1741/1742 en Dancigo. Gotthold Ephraim Lessing nomis fruan teatran komedion de 1749 Der Freygeist [La libera spirito] – kio ĝis la komenco de la 20-a jarcento restis sinonima memkarakterizo de la liberpensantoj.

Verŝajne venkis la nomo ʻliberpensanto’, ĉar la nocio esprimis certan distanciĝon disde la liberspiritaj sektaj movadoj, kies ekzisto etendiĝas ĝis la frukristana-antikva gnostikismo. La modernaj liberpensantoj volis eĉ malkroĉi sin de ĉia religia tradicio, ankaŭ de tiu de la Liberreligiaj Komunumoj. Laŭvortaj tradukoj el la angla (ʻfreethinker’) fortikigis tiun pensdirekton. Krome, multe da usonaj liberpensantoj estis germanaj elmigrintoj. Iliaj tekstoj estis ofte retradukitaj.

Aliaj rigardis sin kiel monistojn. La nocio monismo, ʻteorio de unueco’, devenas de Christian Wolf, kiu enkondukis ĝin en 1721 en la dua eldono de sia libro Vernünftige Gedanken von den Kräften des menschlichen Verstandes und ihrem richtigen Gebrauche in Erkenntnis der Wahrheit [Raciaj pensoj pri la fortoj de la homa racio kaj ties ĝusta aplikado en la ekkonado de la vero]. ʻMonismo’ de tiu tempo estas nomo de mondrigardoj kaj filozofiaj sistemoj, kiuj diferenciĝas de duismaj respektive plurismaj.

De kiam Ernst Haeckel kaj Wilhelm Ostwald kreis la ʻGermanan Ligon de Monistoj’ en 1906, monismo estas en la liberpensismo grandparte identigata kun natursciencaj pensdirektoj, kiuj provas redukti la totalecon al unusola klarigprincipo, ĉe Haeckel la ʻkosma unueco’, ĉe Ostwald la ʻenergio’, lastatempe la ʻevolucio’. Modernaj naturistoj alvokas hodiaŭ eksplicite la ʻevolucian humanismon’ (Hŭley 1964 ; Schmidt-Salomon 2005).

3. Movado de liberpensantoj

La germana liberpensisma movado estiĝis el du sociaj bezonoj, kiuj kunfaskiĝis kaj kondukis al diversaj organizformoj – ĝis hodiaŭ en la spektro de ateismo, liberspiriteco, liberreligieco, agnostikismo aŭ humanismo. Unue, estas la deziro pri libereco de publika pripensado (ʻklerismo’) ; krome estas ĉiam denove diversaj interesoj de disidentoj rilate klerecon, ritualojn, humanisma instruado kaj homhelpa praktiko. Sub feŭdismaj, antaŭdemokratiaj regadformoj la movado de liberpensantoj estis antaŭ ĉio ekleziokritika, ofte ekleziomalamika. Evoluis el tio tendenco de religiokritiko, ĝis hodiaŭ daŭranta, tiel, ke tiu estas identigata en la publika vivo kun ʻliberpensismo’, kio plejparte forasignas religio-internan dubadon al la regno de herezo.

El la origina postulo pri libereco en la religio estiĝis precipe post la apero de la verko de Charles Darwin Pri la estiĝo de la specioj en 1859 disiĝo disde la religio. Ĉiuj ekde tiam estiĝintaj organizaĵoj havas posteulojn ĝis en la nuntempo – eĉ se foje nur postrestaĵojn. Paralele estiĝis el liberecana libera religieco ĉirkaŭ 1900 batalema socialisma liberpensismo. La politika kaj socia premo, sub kiu la disidentoj troviĝis, akcelis en 1906 la fondon de la ʻVajmara Kartelo’ kiel ʻkuniĝo de memstaraj societoj’, kiujn la islamsciencisto (kiel oni hodiaŭ nomus lin) Max Henning (1858-1927) mallonge post la militkomenco dokumentis (Henning 1914 ; Groschopp 2011, p. 48 kaj poste). En la novembra revolucio liberpensantoj, ekzemple la berlina socialdemokrato Adolph Hoffmann (1858-1930), ekhavis dum mallonga tempo respondecon kiel ministroj kaj entreprenis radikalajn paŝojn por reformi la rilaton inter la ŝtato kaj la eklezioj, kaj por apartigi la lernejon disde religio (Groschopp 2009a).

La historio de liberpensantoj ĝis la 1-a mondmilito estas bone esplorita (Wunderer 1980a ; Kaiser 1981 ; Simon-Ritz 1997 ; Groschopp 2011), malpli en la Vajmara Respubliko (Kaiser 1981 ; Heimann/Walter 1993), preskaŭ tute ne la evoluoj en la du partoj de Germanio ekde la Malvarma milito en 1948 (Groschopp/Müller) 2013).

La ʻklasika’ movado de liberpensantoj venis grandparte al sia fino komence de la 21-a jarcento kaj ĉe estiĝo de la ʻnova ateismo’ – je granda parto amaskomunikila evento (Groschopp 2009b). La cirkonstancoj, kiuj en la komenco estigis ĝin (nekompleta disiĝo de socio kaj religio, respektive de eklezioj kaj ŝtato), transformiĝis radikale. La apartaj sociaj medioj, kiuj apogis ĝin, dissolviĝis (en la 19-a jarcento la liberalismo ; en la 20-a jarcento la socialismo). Kvankam la sociaj fortoj, kiuj akcelis iliajn organizaĵojn, la loĝantara grupo de ʻsenkonfesiuloj’, kiuj ne havas la almenaŭ formale kunligantan juran statuson de ʻdisidentoj’, pligrandiĝis al aktuale 36%, ili tamen ne konsistigas kolektivan subjekton.

Pro humaniĝo, religia libereco kaj religio-kritiko la aŭtonomio de la persona elekto de mondrigardo ekhavis socian kaj ŝtatan agnoskon, kaj mondrigardo-partioj fariĝis afero de la pasinteco. Sur la kampo de la kulturpolitiko la konflikto inter la ŝtato kaj la eklezioj ne plu estas la determinanta. Ŝajnas, ke la sfero de religio pli kaj pli subordiĝas al vaste komprenata kulturo (Fritsche 2015 ; Groschopp 2013). En tiu la celoj de kompleta disigo de eklezioj kaj ŝtato, kiel ankaŭ de religio kaj edukado, prezentiĝas novmaniere ; antaŭ ĉio la vojoj al tio estas plu pridebatataj. Ili etendiĝas de severa laikismo ĝis la principo de egaleca traktado de religiaj organizaĵoj kaj mondrigardaj komunumoj (Hummitzsch 2013).

4. Alproksimiĝoj al humanismo

La germana movado de liberpensantoj, kiu prezentiĝis inter 1881 kaj 1933 en siaj esencaj trajtoj kaj en la Vajmara Respubliko eĉ kiel amasa organizaĵo kun pli ol duona miliono da membroj (poste malpermesita en la nacia socialismo), restis des pli distance de la humanismo, ju pli ĝi alkalkulis sin al la laborista movado, en kiu Karl Marx en 1844 postulatis, ke la komunismo estas la vera humanismo (Engels/Marx 1958), p. 7 ; Groschopp 2013a, p. 61-65) kaj la socialismo estis konsiderata mondrigardo, kiu anstataŭigas religion per socialismo (Prüfer 2002). Tiugrade, kiom la laborista movado skismiĝis en la 1920-aj jaroj, disfranĝiĝis ankaŭ la liberpensantoj.

Humanismo en la nomo de organizaĵo estas, escepte de la memkarakterizo ʻhumanistaj komunumoj’ de lokaj grupoj de la Etika Kultursocieto ĉirkaŭ 1900, pli novdata afero. Post la 2-a mondmilito okazis internacie malfermiĝo de la liberpensismo al humanismo (ʻInternacia Humanisma kaj Etika Unuiĝo’, IHEU 1952). Tiu estis komprenata unuarange kiel instrumento de la sekulariĝo. Nur fine de la 20-a jarcento, paralele kun la denove komenciĝantaj humanismo-esploroj kaj parte alstrebante kunligiĝon kun tiuj, malfermiĝis la kompreno pri la humanismo. Organizaĵoj alprenis tiun nomon (ʻHumanisma Akademio’ en 1997 ; poste multnombraj asocioj kaj fondaĵoj).

La ʻhumanistaj komunumoj’ de la ʻGermana Societo por Etika Kulturo’ prezentas en tiu historio ne nur escepton (Schramm 2012 ; Groschopp 2014), sed signas novan komencon. Felix Adler (Adler 1892) fondis en 1876 en Novjorko la ʻSocieton de Etika Kulturo’ kaj alportis la ideon de liberala socia reformo, portata de humanisma etiko staranta super la klasoj, rasoj, religioj kaj partioj, je kiu oni science laboras kaj kiun oni instruu en lernejoj, komence de 1892 al Germanio kaj influis ĉi tie Wilhelm Foerster kaj Ferdinand Tönnies kaj en Aŭstrio Friedrich Jodl. Tiun liberalan kaj etikan humanismon oni nomis en Usono ankaŭ ʻhumanismo de la judoj’ (Hiorth 1996 ; p. 21-25). La de Adler iniciatita etika kulturmovado (Groschopp 2011, p. 149-169, 243-278) estis en la komenco praktike orientita (ʻhomhelpa praktiko’, ʻhumanisma instruado’, ʻanimzorgo’).

Ankoraŭ en la 1920-aj jaroj ekzistis filozofie fundamentita koncepto devena de John Mackinnon Robertson kaj el la jaro 1891, kiu vidis humanismon kiel civilan religion. Ĝi troviĝas ankaŭ ĉe Arthur Hazard Dakin kaj Curtis W. Reese (Robertson 1891 ; Dakin 2010). Sed la ʻsekulara humanismo’ aperinta fine de la 1940-aj jaroj en Usono, plejparte sin prezentanta ateisme, sukcese kontraŭbatalis tiun tendencon pro ĝia proksimeco al religio. La pozitiva turniĝo al humanismo ekde la mezo de la 1930-aj jaroj estis sekvo de la kontraŭfaŝismo, kiu volis krei politikan fronton kontraŭ la praktika kiel ankaŭ la spirita kontraŭhumanismo (Berendsohn 1946 ; Groschopp 2013a, p. 81-158). La ʻsekulara humanismo’ ne reprenis tiun tradicion en la epoko de la malvarma milito. Ĝi iĝis kontraŭkomunisma, ĝuste ĉar en la kontraŭkoloniismo en la fruaj 1950-aj jaroj fortiĝis tendencoj al ʻsekulara humanismo’ (Macamo 2009). Sekve de tio oni rilatigis sin al ʻradikala humanismo’ devena de Manabendra Nath Roy (Chattopadhyaya 2009). Tiu fondis komence de la 1930-aj jaroj la kontraŭfaŝismajn semajngazetojn Radical Humanist kaj Humanist Way, kun la sekvo, ke ankaŭ reprezentantoj de la kontraŭstalinisma maldekstro ekrilatis al la humanisma ideo, ekzemple Erich Fromm (Funk 1984).

En la 1950-aj jaroj aperis en la okcidentgermana liberpensantaro kelkaj proponoj enkonduki humanismon kiel nocion kaj programon, ekzemple en 1956 sensukcese ĉe la ʻGermana Ligo de Monistoj’. En Aŭgusto 1961 la ʻHumanisma Unuiĝo’ estiĝis kiel kulturpolitika asocio kaj hodiaŭa organizaĵo por civitanaj rajtoj kun ĉefemfazo je engaĝiĝo por la homaj rajtoj. En Julio 1973 ĝis la fino de 1991 la en 1859 fondita ʻLigo de Liberreligiaj Komunumoj de Germanio’ donis al sia asocia revuo la nomon Der Humanist (ekde 1992 : Wege ohne Dogma [Vojoj sen dogmo]). En 1988 okazis la nomŝanĝo de la ʻLiberreligia Landa Komunumo de Malsupra Saksio’ al ʻLiberaj Humanistoj de Malsupra Saksio’, je granda parto rezulte de la proksima ligiĝo kun IHEU.

Ekde 1990 la liberpensantoj pli forte turnis sin al la humanismo, tute en kontakto kun kelkaj reformpretaj novfonditaĵoj el la mallongviva ʻLigo de Liberpensantoj’, estiĝinta en 1989 en GDR (Groschopp/Müller 2013). En la GDR-aj distriktoj Berlino, Halle kaj Pocdamo tiuj sin turnis dum la periodo de la politika ŝanĝiĝo al la koncepta aplikado de praktika humanismo. Ili fariĝis komence de 1993 kunfondantoj de la ʻHumanisma Ligo de Germanio’. Ankaŭ ĉi tie dominis la ʻsekulara humanismo’. Ĝi atingis la novorientiĝantajn germanajn liberpensantojn en 1990 en la interpreto de Finngeir Hiorth, kiu en prelego en Novembro 1989 ĉe la kongreso de la ʻMonda Unuiĝo de Liberpensantoj’ en Belgio volis plifortigi la sekularisman tendencon troviĝantan en IHEU, kies principdeklaron publikigis la berlina gazeto de liberpensantoj diesseits (Hiorth 1990). Debatoj en la ʻHumanisma Akademio’ en la unua jardeko de la 21-a jarcento prezentis la nocion ʻsekulara humanismo’ en ties historio (Junginger 2013) kaj pli kaj pli esprimis dubojn pri ĝi (per pravigoj, kiuj similas al la argumentado sub la notvorto ʻsekulariĝo’).

Paralele disvolviĝis en la ĉirkaŭaĵo de la ʻGiordano-Bruno-Fondaĵo’ nova, moderna movado de liberpensantoj. ʻHumanismo’ fariĝis ĉi tie grandparte identa kun raciisma naturismo (ʻNatur’), kiu sur la politika ebeno respondis ne nur al la disigo de eklezioj kaj ŝtato, sed en radikala konsekvenco ankaŭ al apartigo inter socio kaj religio. La propra humanismo estas rigardata kiel sciencee fundamentita kaj strikte diferenca disde religia humanismo (Schmidt-Salomon 2005 ; Kurtz 1998). De tiu tempo okazas diversaj provoj pludaŭrigi, renovigi aŭ forĵeti la humanismon en tiu tradicio. La diskutoj estas sekveblaj en la eldonaĵoj de la tri eldonaĵo-serioj de la ʻHumanismaj Akademioj’. La debatoj kondukis intertempe al kritikaj reagoj el eklezia vidpunkto (Fincke 2004 ; Hempelmann 2011 ; Baab 2013), lastatempe ankaŭ el islama vidpunkto (Korchide 2015), kiuj instigas laŭ priĝojinda maniero al dialogo.

5. Literaturo

Adler, Felix (1892) : Rede, gehalten in einer Versammlung im Victoria-Lyceum zu Berlin am 7. Mai 1892. En : Die ethische Bewegung in Deutschland. Vorbereitende Mitteilungen eines Kreises gleichgesinnter Männer und Frauen zu Berlin. 2., vermehrte Auflage [2-a, ampleksigita eld.]. Berlin.

Algermissen, Konrad (1960) : Freidenker. En : Josef Höfer/Karl Rahner (eldonintoj) : Lexikon für Theologie und Kirche. 2-a eldono. Vol. 4. Freiburg.

Baab, Florian (2013) : Was ist Humanismus ? Geschichte des Begriffes, Gegenkonzepte, säkulare Humanismen heute. Regensburg.

Berendsohn, Walter A. (1946) : Die humanistische Front. Einführung in die deutsche Emigranten-Literatur. Erster Teil. Von 1933 bis zum Kriegsausbruch 1939. Nachwort. Zürich.

Chattopadhyaya, Umesh (2009) : Indischer Humanismus. En : Rüsen/Laas 2009, p. 134-144.

Dakin, Arthur R. (2010) : Man the Measure. An Essay on Humanism as Religion (1939). Whitefish, Montana.

Engels, Friedrich/Marx, Karl (1958) : Die heilige Familie oder Kritik der kritischen Kritik. Gegen Bruno Bauer & Consorten. Vorrede (1844). In : MEW [Marx-Engels-Werke] Vol. 2, p. 3-224.

Fincke, Andreas (eldoninto) (2004) : Woran glaubt, wer nicht glaubt ? Lebens- und Weltbilder von Freidenkern, Konfessionslosen und Atheisten in Selbstaussagen. Berlin.

Fritsche, Thomas (2015) : Der Kulturbegriff im Religionsverfassungsrecht. Berlin.

Funk, Rainer (1984) : Erich Fromm. Radikaler Humanismus – humanistische Radikalität. En : Josef Speck (eldoninto) : Grundprobleme der großen Philosophen. Philosophie der Gegenwart. Vol. 6. Göttingen, p. 78-112.

Gawlick, Günter (1972) : Freidenker. En : Joachim Ritter (eldoninto) : Historisches Wörterbuch der Philosophie. Vol. 2. Darmstadt.

Groschopp, Horst (2011) : Dissidenten. Freidenker und Kultur in Deutschland (1997). Marburg.

Groschopp, Horst (2009a) (eldoninto) : „Los von der Kirche !“ Adolph Hoffmann und die Staat-Kirche-Trennung in Deuitschland. Berlin.

Groschopp, Horst (2009b) (eldoninto) : Humanismus und ,neuer Atheismus‘. En : Ha 23.

Groschopp, Horst/Müller, Eckhard (2013) : Letzter Versuch einer Offensive. Der Verband der Freidenker der DDR (1988-1990). Ein dokumentarisches Lesebuch. Aschaffenburg.

Groschopp, Horst (2013a) : Der ganze Mensch. Die DDR und der Humanismus. Ein Beitrag zur deutschen Kulturgeschichte. Marburg.

Groschopp, Horst (eldoninto) (2013b) : Humanismus – Laizismus – Geschichtskultur. Berlin.

Groschopp, Horst (2013c) : „Laizismus und Kultur“. En : Groschopp 2013b, p. 18-33.

Groschopp, Horst (2014) : Die drei berühmten Foersters und die ethische Kultur. Humanismus in Berlin um 1900. En : Horst Groschopp (eldoninto) : Humanismus und Humanisierung. Aschaffenburg, p. 157-173.

Heimann, Siegfried/Walter, Franz (1993) : Religiöse Sozialisten und Freidenker in der Weimarer Republik. Bonn.

Hempelmann, Reinhard (2011) (eldoninto) : Dialog und Auseinandersetzung mit Atheisten und Humanisten. Berlin.

Henning, Max (eldoninto) (1914) : Handbuch der freigeistigen Bewegung Deutschlands, Österreichs und der Schweiz. Jahrbuch des Weimarer Kartells 1914. Frankfurt am Main.

Hiorth, Finngeir (1990) : Freidenkertum und säkularer Humanismus. En : diesseits, kajero 10, p. 9-11 ; kajero 12, p. 13 f.

Hiorth, Finngeir (1996) : Humanismus – genau betrachtet. Eine Einführung. Neustadt am Rübenberge.

Hummitzsch, Thomas (2013) : „Der Scheideweg des Laizismus. Die säkulare Szene zwischen positiver und negativer Gleichbehandlung“. En : Groschopp 2013b, p. 7-17.

Hŭley, Julian (1964) : Die Grundgedanken des Evolutionären Humanismus. En : Julian Hŭley (eldoninto) : Der evolutionäre Humanismus. München, p. 13-69.

Junginger, Horst (2013) : Religiöser Humanismus. En : Groschopp 2013b, p. 183-202.

Kaiser, Christoph (1981) : Arbeiterbewegung und organisierte Religionskritik. Proletarische Freidenkerverbände in Kaiserreich und Weimarer Republik. Stuttgart.

Khorchide, Mouhanad (2015) : Gott glaubt an den Menschen. Mit dem Islam zu einem neuen Humanismus. Freiburg.

Kurtz, Paul (1998) : Verbotene Früchte. Ethik des Humanismus (1988). Aus dem Amerikanischen übersetzt von [el la usona lingvo tradukita de] Arnher E. Lenz. Neustadt am Rübenberge.

Macamo, Elisio (2009) : Der Humanismus in Afrika. En : Rüsen/Laas 2009, p. 70-88.

Mehlhausen, Joachim (1983) : Freidenker. En : Gerhard Krause/Gerhard Müller (eldoninto) : Theologische Realenzyklopädie. Vol. 11. Berlin, New York.

Nietzsche, Friedrich (1971) : „Gedanken über die moralischen Vorurtheile“ (1881). En : Giorgio Colli/Mazzino Montinari (eldoninto) : Nietzsche Werke. Kritische Gesamtausgabe. Fünfte Abteilung. Erster Bd. [1-a volumo] Berlin, New York.

Pfender, Gottfried-Martin (1930) : Kirchenaustritt und Kirchenaustrittsbewegung in Preußen. Juristische Dissertation. Breslau.

Prüfer, Sebastian (2002) : Sozialismus statt Religion. Die deutsche Sozialdemokratie vor der religiösen Frage 1863-1890.

Robertson, John Mackinnon (1891) : Modern Humanists. Sociological Studies of Carlyle, Mill, Emerson, Arnold, Ruskin and Spencer. London.

Rüsen, Jörn/Laas, Henner (eldoninto) (2009) : Interkultureller Humanismus. Menschlichkeit in der Vielfalt der Kulturen. Schwalbach im Taunus.

Schmitz-Berning, Cornelia (2000) : Vokabular des Nationalsozialismus. Berlin.

Schmidt-Salomon, Michael (2005) : Manifest des evolutionären Humanismus. Plädoyer für eine zeitgemäße Leitkultur. Aschaffenburg.

Schramm, Hilde (2012) : Meine Lehrerin Dr. Dora Lŭ. 1882-1959. Nachforschungen. Reinbek bei Hamburg.

Simon-Ritz, Frank (1997) : Die Organisation einer Weltanschauung. Die freigeistige Bewegung im Wilhelminischen Deutschland. Gütersloh.

Wild, Reiner (1979) : Freidenker in Deutschland. En : Zeitschrift für Historische Forschung, 6. Jahrgang [6-a jarkolekto].

Wunderer, Hartmann (1980a) : Freidenkertum und Arbeiterbewegung. En : Internationale Wissenschaftliche Korrespondenz zur Geschichte der deutschen Arbeiterbewegung. 16. Jahrgang [16-a jarkolekto]. kajero 1, p. 1-33.

Wunderer, Hartmann (1980b) : Arbeitervereine und Arbeiterparteien. Kultur- und Massenorganisationen in der Arbeiterbewegung (1890-1933). Frankfurt am Main, New York.

Horst Groschopp

[1] Kiom tiuj asocioj ekde 1993 aliĝis al la ʻHumanista Asocio de Germanio’ (HVD), ekzistas ankaŭ inter ili ʻpublikjuraj korporacioj’ (KdÖR), kiuj parte estas ekipitaj per (modeste dotataj kompare kun tiuj de la eklezioj) ŝtataj kontraktoj (Virtembergo, Malsupra Saksio).

[2] Trinius citita ĉe Wild 1979, p. 254 kaj poste

hubert cancik horst groschopp frieder otto wolf - humanismus grundbegriffe de gruyter 2016
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio