![]() |
serĉado :
|
En Seulo, 6 homoj mortis pro polica subprem-operaco
Tragedia afero okazis en rekonstruada loko en distrikto Yongsan en Seulo, frumatene en la 20a de Januaro, 2009. 6 homoj mortis kaj pli ol 20 homoj vundiĝis dum polica subprem-operaco. 5 mortintoj estas forpelitoj de sia propra loĝejo kaj vendejo pro la urba rekonstruada politiko. Kaj alia 1 mortinto estas policano de polica sturmataĉmento. Ĉi tiu akcidento okazis post 1 tago de sinenfermado de forpelitaj loĝantoj.
La ĉefo de Seula Polic-administrejo Kim Seokgi agnoskis enĵeti polican sturmotaĉmenton (kutime ili estas specialaj policoj kontraŭ teroro). Kaj forpelitaj loĝantoj kontraŭbatalis per flambotelo. Jam policanoj sciis la danĝeron de brulego, tamen ili devige plenumadis la subpremadon. Dum la subpremado okazis granda brulego kaj la viktimoj estis brulmortigitaj.
La forpelitaj loĝantoj el siaj loĝejoj kaj vendejoj postulis sufiĉan kompenson por translokiĝi. Sed administracio de urbo Seulo, konstrua entrepreno, rekonstruada sindikato rifuzis doni sufiĉan kompenson al loĝantoj. Tial la loĝantoj komencis sidostrikon kontraŭ perforta forpelado. Ĉi akcidento koncernas ne nur pri ili, similaj rekonstruadoj kaj forpeladoj al loĝantaro en tuta loko de Seulo okazas sub rekonstruada politiko tiel nomata de "Plano de Nova Urbo"(New Town Plan) post elektiĝo de prezidento Lee Myeongbak.
Klasbatalo en SudKoreio
Mi pensas, ke ĉi tia afero estas klasbatalo en Koreio. Ĉar la Plano de Nova Urbo estas fakte plano nur por riĉuloj, domo-posedantoj, burĝaro. Grandaj konstruaj entreprenoj bezonas lokon rekonstrui por gajni enorman profiton. Kaj politikistoj ĉiam ricevis subtenan grandegan monsumon de la entreprenoj. Do la kapitalistoj kaj politikistoj deziras forpeli malriĉajn loĝantojn malmulte rekompensante.
Serioza problemo estas ne nur ĉi tio. Tiel nomata de publika aŭtoritato, policoj senobstrukce faras fizikan perforton al malriĉuloj, malfortuloj. Ĉikaze aŭtoritato uzis polican sturmotaĉmenton. Por subpremado ili alportis 1,600 policanojn kaj sturmotaĉmenton.
Pli ol 2,000 civitanoj en Seulo protestis kontraŭ policanoj kaj registaro pro la murdo al loĝantoj kaj rememoris la viktimojn. Sed batalpolicanoj pafis akvokanonon al ili. Krom tio, policanoj faris devige kadavro-ekzamenon tranĉante la kadavrojn de viktimoj senakirinte konsenton de familianoj de viktimoj.
La perforto estas monopolita en manoj de la aŭtoritatulo, registaro nur por riĉuloj, kapitalistoj. Prezidento Lee Myeongbak komencis jam longe klasbatalon en Koreio forpelante malriĉajn loĝantojn. Neniel ni povos pardoni la perforton, murdon !
Paz
El Sennaciulo, marto-aprilo 2009
Franclingva traduko}} de ĉi tiu artikolo aperis en la marto-aprila numero de la gazeto "La Riposte" (= La Rebato).