De kavaliro Dansnio al Cecilo de Volan ?o
(sendita malfermita al markizino de Merteuil en la letero 66a de la vicgrafo)
Ho ! Mia Cecilo, kio okazos al ni ? Kia dio savos nin el tiu minacanta malfeliĉo ? Al ni amo donu almena ? la kura ?on elteni ! Kiel rakonti mian miregon, mian malesperon, kiam mi sciis, ke sinjorino de Volan ?o vidis kaj legis miajn leterojn ? Kiu perfidis nin ? Kiun vi suspektas ? Ĉu vi iel estis malsingarda ? Kion vi nun faras ? Kion via panjo diris al vi ? Mi volus ĉion scii, kaj scias nenion. Eble vi mem ne scias pli, ol mi.
Mi kunsendas la leteron de via panjo, kun la kopio de mia respondo. Mi esperas, ke vi aprobos miajn dirojn. Mi ja anka ? bezonas, ke vi aprobos miajn klopodojn post tiu kruela evento : ili nur celas ricevi informojn de vi kaj inter ?an ?e sendi la miajn ; kaj, kiu scias ? eble trovi rimedon revidi vin, eĉ pli libere, ol anta ?e.
Ĉu vi imagas, mia Cecilo, la plezuron retrovi ?i kune, denove pri ?uri al ni reciproke eternan amon, kaj vidi en niaj okuloj, senti en niaj animoj, ke tiun ?uron ni neniam perfidos ? Ĉu tia dolĉa momento ne forgesigus ĉiujn suferojn niajn ? Nu, danke al miaj klopodoj, kies aprobon mi petegas de vi, ?i espereble aperos. Kion mi diras ? danke al la helpo kaj konsolado de plej milda amiko ! Mia nura peto estas : permesu, ke tiu amiko i ?u anka ? la via.
Eble mi ne devis promesi vian fidon, ne ricevinte vian konsenton ; sed malfeliĉo kaj neceso devigis min. Amo kondukis min ; amo petegas vian indulgon : pardonu mian ?usan [1] necesan konfidencon al li, sen kiu ni eble restus eterne disaj. Tiun amikon vi konas : vicgrafo de Valmono, kiu estas anka ? amiko de virino plej amata de vi.
Turnante min al li, mi deziris, ke li petu de markizino de Mertejo transdonon de letero por vi. Li opiniis, ke tio ne prosperos ; sed kompense li plenfidas je ?ia ĉambristino, kiu havas moralan ?uldon al li. Ŝi do tiun leteron transdonos, kaj povos repreni vian respondon.
Tio ne multe helpos al ni se, kiel opinias sinjoro de Valmono, via panjo balda ? sendos vin al kamparo ; sed li tiam volas helpi nin : via gastigontino estas parencino lia ; la ? tiu preteksto li tiam vizitos ?in kaj estos la transdonanto de nia korespondado. Li eĉ asertas, ke se vi konsentos al lia gvidado, li trovos rimedon por senkompromita renkonto nia.
Nu, Cecilo mia, se vi amas min, kompatas mian malfeliĉon, prenas parton en miaj beda ?ro kaj lamento, ĉu vi rifuzos vian fidon al viro, kiu estos nia gardan ?elo ? Sen li, mi perdus la esperon eĉ simple mildigi la suferon, kiun mi okazigis al vi. Tiu ĉi espereble havos finon ; promesu, dolĉa amikino : ne tro allasu vin al aflikto, ne tro disfalu sub ?ia premo. Netolerebla estas al mi la ideo de via sufero ; vi ja scias, ke mian vivon mi donus, por feliĉigi vin ! Tiu certeco pri mia adorado iom konsolu vian animon ! La mia bezonas nur vian pardonon post viaj doloroj naskitaj de mia amo.
Adia ?, mia Cecilo, adia ? mia milda amikino.
El… la 9an de Septembro 17**.
[1] Dansnio mensogetas : li jam en letero 57a konfidis sin al Valmono (NdA)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.