sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 066a



De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Vi juĝos, bela amikino, legante la du ĉi-kunajn leterojn, ĉu mi konvene realigis vian projekton. Kvankam ambaŭ havas la hodiaŭan daton, Dansnio skribis ilin hieraŭ antaŭ mi en mia hejmo : tiu al la knabineto tekstas ekzakte laŭ nia deziro. Mi ja devas humiliĝi antaŭ la profundo de via klarvideco, se juĝi laŭ la sukceso de viaj klopodoj. Dansnio fajre ardas ; certe ĉe l’ unua okazo li ne plu meritos viajn riproĉojn. Se la bela naiva cedemos, ĉio fariĝos tuj post ŝia alveno en la kamparo ; mi havas cent tutpretajn rimedojn. Danke al via zorgado, jen mi estas la amiko de Dansnio ; restas al li fariĝi Princo [1].


Kiom juna ankoraŭ estas tiu Dansnio ! Imagu, ke mi neniam atingis, ke li deklaru al la patrino sian rezignon pri sia amo ; tamen promeso estas tiel facila, kiam oni antaŭdecidis malobei ĝin ! Estus trompado, li ripetadis : kia edifa skrupulo, kiam li samtempe intencas delogi la filinon ! Tiaj estas ĉiuj viroj ! Plenaj de friponaj projektoj, en ties plenumado ili nomas honesteco sian mallerton.


Zorge malhelpu, ke sinjorino de Volanĝo ektimu ĉe la letera aŭdaceto de la junulo ; precipe malhelpu la forpelon al monaĥinejo kaj ĉesigu ŝian postulon al li pri la livero de la knabineta leteraro. Unue li ne konsentos al redono, kaj mi samopinias : ĉi-foje prudento kaj amo akordiĝas. Due tiuj leteroj, kies legado ege tedis min, povos utili : jen kial.


Malgraŭ nia singardemo, skandalo povos okazi ; tio malebligus la geedziĝon, kaj vanigus nian planon kontraŭ Ĵerkuro. Krome mi devas miaflanke venĝi kontraŭ la patrino : dank’al tiu leteraro mi povus senhonorigi la filinon. Per elekto zorga de kelkaj leteroj apartaj mi aperigus ŝin kiel la unuan ekpaŝinton, la veran deloginton. Plie kelkaj eĉ povus kompromiti la patrinon pro ŝia nepardoninda malsingardo. Ja komence la skrupulema Dansnio ribelus ; sed estante mem atakata, li fine cedus. Estas unu risko kontraŭ mil, ke tio okazos, sed ni estu pretaj je ĉio.


Adiaŭ bela amikino ; konsentu veni al la morgaŭa vespermanĝo de marŝal-edzino de… ; mi ne povis rifuzi la inviton.


Mi certas, ke mi ne bezonas peti vian silenton antaŭ sinjorino de Volanĝo pri mia projekto de iro al tiu kamparo : ŝi tuj decidus resti enurbe ; male, post ŝia alveno, ŝi ne foriros tuj en la morgaŭo ; se ŝi lasos al ni unu semajnon, mi certas pri nia venko.


El… la 9an de Septembro 17**.


[1Aludo al poemo de Voltaire : La Virgino de Orléans (NdA)

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren