De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo
Kiel respondi sinjorino, al via lasta letero ? Kiel mi aŭdacu sinceri, se tiu sincero mem ruinigos min antaŭ vi ? Tamen, tio estas nepre necesa ; mi havu la bezonatan kuraĝon. Mi rediras, ripetas al mi mem, ke pli bone estas vin meriti, ol posedi ; eĉ se vi ĉiam rifuzos al mi feliĉon, kiun mi eterne deziros, mi almenaŭ pruvu, ke mia koro indas je ĝi.
Kia domaĝo, ke mi forlasis miajn pasintajn erarojn, kiel vi nomas ilin ! Sen tiu nova sinteno mia, kun kia ekĝojo mi legus tiun vian leteron ! Sed nun la neceso respondi al vi tremigas min pro timo ! Vi parolas pri via sincereco, asertas pri via fido, pri via amikeco : kiom da favoroj, sinjorino ! kiom mi bedaŭras, ke mi ne plu povas profiti ilin ! Kial mi ŝanĝiĝis ?
Se mi estus la sama, kia en la pasinta tempo, se mi havus al vi nur ordinaran inklinon, se mi havus nur tiun facilan altiron, naskitan de plezuremo kaj delogemo, kiun oni hodiaŭ nomas amo, mi rapidus tiri avantaĝon el via propono. Senskrupula pri rimedoj, nur celante mian sukceson, mi aplaŭdus al via sincereco, por pli bone penetri vian animon ; mi dezirus vian fidon, por pli bone perfidi ĝin ; mi akceptus vian amikecon, esperante trompi ĝin… Ĉu tiu prezentado timigas vin, sinjorino ? Ĝi tamen estus vera, se mi deklarus, ke mi konsentas esti nur via amiko !
Nu ! Ĉu mi kapablus dividi kun alia persono senton el via animo ? Ha ! se tion mi iam diros, ne kredu min ! Tio signifos, ke ek de tiam mi provos trompi vin ; mi vin deziros, sed certe jam ne amos.
Ja al mi ne senvaloraj estas sincereco milda, fido dolĉa, amikeco sentoplena. Sed amo ! tiu vera amo, kiun vi inspiras, kiu unuigas ĉiujn tiujn sentojn, kiu donas al ili kunenergion, tiu vera amo rifuzas tiujn trankvilecon kaj malvarmon de l’ animo ebligantajn komparojn, eĉ tolerantajn preferojn. Ne, sinjorino, via amiko mi ne estos ; mi amos vin plej milde sed tamen plej arde, kvankam plej respekteme. Tiun amon vi povos senesperigi, sed ne detrui.
Laŭ kiu rajto vi arogas estri koron, kies omaĝon vi rifuzas ? Laŭ kiu rafinita krueleco vi envias de mi eĉ la feliĉon ami vin ? Tiu feliĉo apartenas al mi, de vi ĝi sendependas ; mi scios defendi ĝin ; kaŭzo de mia sufero, ties kuracilo ĝi ankaŭ estas.
Ne, ankoraŭfoje ne. Persistu en via kruela rifuzo, sed lasu al mi mian amon. Plaĉas al vi malfeliĉigi min, ĉu ne ? tiel estu ; provu detrui mian kuraĝon ; mi devigos vin decidi pri mia sorto ; iam vi eble pli justos al mi. Mi ja ne esperas mildigi vian animon, sed almenaŭ, kvankam ne persvadita, vi estos konvinkita kaj vi pensos : "mi misjuĝis lin".
Eĉ plie, vin mem vi misjuĝas. Ne eblas ekkoni vin sen ami vin, kaj ami vin sen fideli al vi. Malgraŭ via modesteco, ni diru, ke vi pli facile lamentas, ol miras pri la sentoj, kiujn vi naskis. Mia sola merito estas, ke mi sciis ŝati vin : tiun meriton mi ne volas perdi. Mi sekve malakceptas viajn insidajn proponojn pri amikeco, kaj je viaj piedoj mi rediras mian ĵuron, ke mi vin eterne amos.
El… la 10an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.