sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 070a



De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi havas gravan sciigon por vi, kara amikino. Kiel vi scias, mi hieraŭ vespermanĝis ĉe la marŝal-edzino de… ; oni parolis pri vi, kaj mi laŭdis, ne viajn sekretajn talentojn, sed kompreneble viajn apertajn meritojn. Ĉiuj ŝajne samopiniis, kaj la konversacio malvigliĝis, kiel ĉiam, kiam oni nur laŭdas ; sed ekaperis kontraŭdiranto : Prevano.


Li diris, ekstarante :
— Dio atestu ! mi ne dubas pri la bonmoreco de sinjorino de Mertejo ! sed mi aŭdacas pensi, ke ĝin ŝi ŝuldas pli al siaj mankoj, ol al sia virto. La malfacilo eble ne estas plaĉi al ŝi sed persekuti ŝin kun konstanteco. Nu, amindumante iun virinon, oni renkontas aliajn, eble pli agrablajn ; tiam pro laciĝo, pro nova emo, oni ŝanĝas sian vojon ; kaj el la Parizaj virinoj, ŝi eble estas tiu, kiu malplej bezonas defendi sin. Je la virto de sinjorino de Mertejo mi kredos, li pludiris (kuraĝigite de la rideto de kelkaj ĉeestantinoj) nur kiam, postkurante ŝin, mi estos perdinta sinsekve ses ĉevalojn pro rajda elĉerpiĝo.


Tiu malicaĵo sukcesis, kiel ĉiuj klaĉoj ; dum la ĝenerala rido Prevano residiĝis, kaj la konversacio ŝanĝiĝis ; sed sidantaj apud li la du grafinoj de B… plu priparolis kaj feliĉe mi estis sufiĉe proksima por aŭdi.


Li vetis venki vin, promesante ĉion rakonti ; oni povas certi, ke li kvazaŭ religie tion faros. Sed jen vi nun estas avertita, kaj scias la proverbon [1].
Mi aldonu, ke tiu Prevano, kiun vi ne konas, estas plej aminda kaj krome plej lerta. Se foje vi aŭdis min diri la malon, la kaŭzo estas, ke li ne plaĉas al mi, ke mi provis kontraŭi liajn sukcesojn, kaj ke tio prosperis al mi ĉe la trideko da plej laŭmodaj virinoj, kiuj konsentas sekvi mian opinion.


Tiel mi longe malhelpis, ke li aperos sur tio, kion ni nomas la granda podio ; pro mi, malgraŭ liaj altaj faroj, li ne akiris famon. Sed la brila sukceso de lia triobla aventuro surcenigis lin, donis al li memfidon ĝis nun mankantan, kaj igis lin vere danĝera. Hodiaŭ li estus por mi la sola ebla rivalo timinda ; krom via propra intereso, vi vere helpus min igante lin mokinda ; mi do lasas lin en viaj bonaj manoj, kaj mi esperas, ke ĉe mia reveno vi jam estos droniginta lin.


Kompense mi promesas fininstrui vian edukatinon, kaj tiom zorgi pri ŝi, kiom pri mia bela pruda.


Tiu ĉi ĵus sendis antaŭprojekton de kapitulaco. Ŝia tuta letero anoncas intencon de cedo. La proponita rimedo estas plej oportuna kaj plej banala : ŝi deziras, ke ni interamikiĝu. Ŝatante metodojn novajn, malfacilajn, mi ne konsentos al tiel banala delogado, post tiom da penado por ŝin konkeri.
Mi male intencas, ke ŝi plene sentu la grandon, la valoron de ĉia forofero al mi ; ke mi kviete malrapidu, por ke ŝi havu sufiĉan tempon por bedaŭro ; ke ŝia virto mortu en lanta agonio ; ke ŝi senĉese havu antaŭ l’ okuloj tiun afliktan spektaklon sian ; ke la feliĉon teni min en siaj brakoj ŝi ricevu nur post konfeso de sia deziro. Ĉar malmulton mi valoras, se mi ne valoras la penon de deziro ! Kiel pli bone venĝi kontraŭ fiera virino, kiu verŝajne ruĝiĝos antaŭ la konfeso, ke ŝi adoras min ?


Mi do rifuzis la proponitan altvaloran amikecon, kaj pretendis la titolon de amanto. Tio ŝajnas nur privorta disputo, tamen ĝi estas esenca punkto ; mi sekve en mia letero zorge enmetis multe da konfuzo : ĝi estas la plej bona atestanto pri sincera sento. Mi kiel eble plej senprudentis, ĉar korardo ne fratas kun prudento ; tio miaopinie klarigas la superecon de virinoj en amleteroj kompare kun ni.


Mi finis la mian per amaserto : mi rimarkis en miaj profundaj observadoj, ke post longa premo, virina koro bezonas iom da ripozo ; tiucele ama aserto estas por ĉiuj virinoj plej ripoziga kapkuseno.


Adiaŭ, bela amikino ; mi ekforiros morgaŭ. Se vi havos mesaĝon por grafino de… sciu, ke mi haltos en ŝia kastelo, almenaŭ por vespermanĝi. Mi bedaŭras foriri, ne revidinte vin. Transdonu al mi viajn perfektajn ordonojn, kaj helpu min per viaj saĝaj konsiloj en tiu decidiga momento.


Precipe defendu vin kontraŭ Prevano ; iam mi certe kompensos tiun foroferon vian ! Adiaŭ.


El… la 11an de Septembro 17**.


[1En nia Zamenhofa Proverbaro : kiu minacas, tiu avertas (NdT)

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren