sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 072a



(donita nur la 14an de Septembro)


De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo


Ho mia Cecilo ! kiel mi envias Valmonon ! Morgaŭ li vidos vin. Tiun leteron donos li ; dum mi, velkante for de vi, pene vivos de bedaŭro al malfeliĉo. Amikino, milda amikino, kompatu mian suferon, pliigitan de la via ! Kiel senkuraĝiga estas tio !.


Kiel netolereble estas kaŭzi vian malfeliĉon ! sen mi vi estus trankvila kaj kontenta. Ĉu vi konsentos pardoni min ? Ha ! diru, ke vi pardonos ; diru ankaŭ, ke vi amas kaj ĉiam amos min. Mi bezonas, ke vi ripetu tion ; kvankam mi ne pridubas, ju pli certa mi estas pri via amo, des pli milda estas via prikonfirmo. Vi min amas, ĉu ne ? Ho ! jes, plenanime. Mi ne forgesas, ke tio estas la lasta vorto, kiun mi aŭdis de vi. Kiel pie, kiel profunde mi gravuris ĝin en mia koro ! Kiel fervore respondis mia propra animo !


Ve ! en tiu feliĉa momento, kiel neantaŭvidita estis tiu terura sorto, kiu batis nin. Ni klopodu, mia Cecilo, trovi rimedojn por mildigi ĝin. Laŭ mia amiko Valmont, por sukcesi, vi nur konsentu al li la fidon, kiun li meritas.


Mi devas diri, ke mi afliktiĝas pri via ŝajna malfavora opinio pri li. Mi rekonas tie la antaŭjuĝojn de via panjo : obeeme al tiaj opinioj, mi iom deteniĝis, de kelka tempo, el tiu vere aminda homo, kiu nun faras sian tutan eblon por mi ; kiu klopodas rekunigi nin, post nia disigo far via panjo. Mi petegas vin, kara amikino : pli favore konsideru lin. Ne forgesu, ke li estas mia amiko ; ke li volas esti la via, ke li povas redoni al ni la feliĉon de retroviĝo. Se tiuj motivoj ne reĝustigas vian opinion, la kaŭzo nepre estas, ke vi malpli amas min, ol mi reciproke vin amas, ke vi malpli amas min, ol antaŭe, mia Cecilo. Ha ! se vi malpli amus min… Sed ne, al mi apartenas la koro de mia Cecilo, por la tuta vivo ; se mi prave timas la suferojn de amo sen konkretiĝo, almenaŭ via fideleco savu min de la turmentoj de amo perfidita.


Adiaŭ, ĉarma amikino ; ne forgesu, ke mi suferas, kaj ke facile vi povas min feliĉigi, perfekte feliĉigi. Aŭskultu la petegon de mia koro, kaj akceptu la plej mildajn kisojn de mia amo.


El Parizo, la 11an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren