|
serĉado :
|
De vicgrafo de Valmono al Cecilo Volanĝo
(transdonita kun la antaŭa)
Mi, via helpema amiko, eksciis, ke vi disponas nenian skribilaron. Mi jam kompensis tiun mankon. Vi trovos en l’ antaŭĉambro de via loĝejo, sub la granda ŝranko maldekstre, paperon, plumojn kaj inkon, en kvanto kiun mi laŭbezone reprovizos. Ŝajnas al mi, ke vi pli bone lasu ĝin tie, se vi ne havas pli taŭgan kaŝejon.
Krome mi petas vin, ke vi ne ofendiĝu, se mi ŝajne tute preteratentos vin en publika kunesto ; mi konsideros vin kiel infanon ; tio estas necesa por nia bezonata sekureco, kaj por pli efike labori por via feliĉo kaj tiu de nia komuna amiko. Mi provos aperigi okazojn de renkontoj, kiam mi havos ion dirotan aŭ leteron donotan ; mi espereble sukcesos, se vi zorge helpos min.
Mi ankaŭ konsilas, ke vi laŭvice redonu al mi la ricevitajn leterojn, por eviti la riskon de kompromitiĝo via.
Fine, estu certa : dank’ al via fido mi mildigos la turmenton, en kiun tro kruela patrino pelis du personojn, el kiuj unu jam estas mia plej bona amiko, kaj la alia ŝajnas meriti mian plej mildan zorgadon.
El la kastelo de… la 14an de Septembro 17**.