sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 075a



(En tiu ĉi letero, Cecilo detale raportas pri sia aventuro jam konata de la leganto danke al leteroj 61a kaj sekvantaj. Mi permesis al mi forigi tiun rediradon. Ŝi fine parolas pri vicgrafo de Valmono jene. NdA)


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo


Mi asertas al vi, ke li ja estas eksterordinara viro. Panjo diras pri li multe da malbono ; sed kavaliro Dansnio multe da bono, kaj lin mi opinias prava. Neniam mi vidis homon tiel lertan. La leteron de Dansnio li transdonis meze de ĉiuj ĉeestantoj, tamen neniu rimarkis tion ; vere mi multe ektimis, ĉar li tute ne antaŭavertis min ; sed de nun mi atentemos.
Mi jam bone komprenis, kiel mi devas transdoni mian respondon laŭ lia deziro. Estas tre facile interkonsenti kun li, ĉar lia rigardo mem parolas.
Mi ne scias, kiel tio prosperas al li. Li iam diris en letereto, pri kiu mi jam aludis, ke li tute seninteresiĝos pri mi en panja ĉeesto ; kvankam li ŝajne tute malzorgas min, nu, tuj kiam mi bezonas trafi lian rigardon, mi senmanke renkontas ĝin.


Tie ankaŭ ĉeestas bona amikino de panjo, kiun mi ne antaŭkonis ; ankaŭ ŝi ŝajne ne multe amas s-ron de Valmono, kvankam li montras multan intereson al ŝi. Mi timas, ke la tedo de la loka vivo baldaŭ resendos lin al Parizo ; tio ja estus malagrablega. Kian bonan koron li certe havas, ke li intence revenis ĉi tien por helpi al sia amiko kaj al mi ! Mi dezirus pruvi al li mian dankemon, sed ne scias kiel trovi rimedon por paroli al li ; eĉ se mi trovus okazon, mi estus tiel hontema, ke mi eble ne scius kion diri.


Nur kun sinjorino de Mertejo mi sentas min libera por paroli pri mia amo. Eble eĉ kun vi, al kiu skribe mi diras ĉion, mi estus en embaraso por paroli. Eĉ kun Dansnio mem, mi ofte sentis ian kontraŭvolan timon malhelpantan diri al li mian sinceran penson. Kiel mi ja tion nun riproĉas al mi mem ! Mi donus ĉion en la mondo por trovi la eblon diri al li unu fojon, unu solan fojon, kiom multe mi amas lin. Sinjoro de Valmono promesis al Dansnio, ke se mi konsentos lian gvidadon, li kreos la okazon de nia revidiĝo. Mi ja plene obeos, sed mi ne povas imagi, ke tio iam fine estos ebla.


Adiaŭ, aminjo, jam ne restas loko por pluskribi [1].


El la kastelo de… la 14an de Septembro 17**.


[1Cecilo poste preferis alian konfidenculinon ; ni ne plu do aperigos ŝiajn leterojn al Sofio Karneo (NdA)

Sama rubriko :


puce Letero 079a

puce Letero 070a

puce Letero 071a

puce Letero 072a

puce Letero 073a

puce Letero 074a

puce Letero 075a

puce Letero 076a

puce Letero 077a

puce Letero 078a

puce Letero 086a

puce Letero 084a

puce Letero 085a

puce Letero 083a

::: Ĉiuj :::



Supren