De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono
Mia konduto, sinjoro, ŝajne surprizas vin, kaj vi preskaŭ riproĉas ĝin, kvazaŭ vi rajtus min admoni. Miri kaj protesti ja pli rajtus mi ; sed, post via rifuzo deklarita en via lasta respondo, mi decidis enfermi min en indiferenteco tia, ke ĝi plu povos veki nek rimarkojn nek riproĉojn. Tamen vi petas klarigojn ; danke al Dio nenio malhelpas, ke mi donos ilin ; mi do ankoraŭfoje konsentas pri klarigoj.
Hazarda leganto de viaj leteroj povus kredi min maljusta aŭ stranga. Mi opinias, ke mi ne meritas tian juĝon ; precipe de vi. Sendube petante mian praviĝon, vi sentis, ke tio devigas min rememori ĉion, kio okazis inter ni. Vi verŝajne imagis, ke tio estos avantaĝa al vi. Ĉar miaflanke mi opinias, ke en tiu konsidero la malavantaĝo ne estos sur mi, mi konsentas. Eble tio ja estas la plej bona rimedo, por decidi kiun el ni ambaŭ rajtas riproĉi la alian.
Konsentu, sinjoro, ke post via alveno en tiu kastelo, via misfamo pravigis mian singardon. Mia ĝentila sindeteno ne povus esti taksata kiel troa prudeco. Eĉ vi mem indulge konsentus, ke tiel simpla virino kiel mi, ne havus la kapablon ŝati vian meriton. Tio estus taŭga sinteno miaparte. Mi povus tiel facile konformiĝi al ĝi, ke mi devas konfesi, ke kiam sinjorino de Rosemonde anoncis vian alvenon, mi bezonis memori mian tutan amikecon al ŝi, kaj ŝian tutan korfavoron al vi, por kaŝi mian malplaĉon je tiu informo.
Mi volonte konsentas, ke vi unue montriĝis laŭ pli favora aspekto, ol mi imagis ; sed vi mem konsentos, ke tio ne daŭris longe, kaj ke vi rapide laciĝis de via bona konduto, por vi ne sufiĉe rekompensita de la favora opinio vekita en mi.
Tiam, trouzante mian sinceron, mian trankvilon, vi ne hezitis paroli pri sento via, kiu kompreneble nur povis ofendi min. Dum vi multigis viajn misfarojn, mi provis trovi rimedon por doni al vi okazon kompensi ilin, almenaŭ parte. Mia peto estis tiel prava, ke vi mem konsentis ; sed profitante mian indulgemon, vi postulis permeson, kiun mi certe ne devis alkonsenti, sed kiun vi tamen eltiris de mi. Vi respektis neniun el la petitaj kondiĉoj ; via korespondado havis tian econ, ke al neniu letero via mi devus respondi. Kiam via obstino postulis, ke mi forigu vin, mi allasis min, eble riproĉinde, al la sola rimedo, por ke vi konsentos. Sed por vi honesta sento estas senvalora ; amikecon vi malŝatas ; en via freneza sentebrio vi forbalaas honton kaj malfeliĉon kaj serĉas nur plezurojn kaj viktimojn.
Tiel senpripensa en viaj klopodoj, kiel senkonsidera en viaj riproĉoj, vi forgesis viajn promesojn, aŭ pli ĝuste vi amuziĝis per via malrespekto al ili ; post via konsento foriri, vi revenis, kvankam nerevokite ; sen konsidero pri miaj petoj, miaj motivoj, sen eĉ zorgo pri antaŭaverto, vi kaŭzis al mi surprizon, kies efekto, kvankam tute banala, povus doni malfavoran opinion pri mi al la ĉeestantoj. Vi tute ne klopodis forviŝi tiun momenton de embaraso kreitan de vi, nek malatentigi pri ĝi ; male vi ŝajne faris vian tutan eblon por pliigi ĝin. Ĉetable, vi eksidis ĝuste apud mi ; kiam misfarteto devigis min eliri antaŭ la aliaj, anstataŭ respekti mian solecon, vi instigis ĉiujn veni malkvietigi ĝin. Reveninte en la salonon, ĉe ĉiu paŝo mia vi apudestis ; se mi ekparolis, ĉiam vi tuj respondis. La plej banala vorto estis al vi preteksto por repreni konversacion, kiun mi ne plu volis aŭdi kaj kiu fine, sinjoro, malgraŭ via tuta lerto, eĉ riskis kompromiti min : ĉar kion mi komprenas, tion ankaŭ la aliaj kapablas kompreni.
Tiel devigante min al senmoveco kaj silento, vi tamen plu persekutas min ; se mi levas la okulojn, mi tuj renkontas la viajn. Mi senĉese devas deturni miajn rigardojn, dum tiujn de la ĉeestantoj vi en nekomprenebla misfaro turnas al mi, en tempo kiam mi volus fuĝi eĉ de miaj propraj okuloj.
Kaj vi audacas riproĉi min, kaj lamenti pri mia fuĝemo ! Ha ! pli prave riproĉu mian indulgon, miru, ke mi ne foriris tuj post via alveno. Tion mi eble devus fari, kaj vi pelos min al tiu tranĉa sed necesa decido, se vi ne finos vian ofendan persekutadon. Ne, mi ne forgesas, mi neniam forgesos, la respekton, kiun mi ŝuldas al mi mem kaj al mia ligiĝo al edzo, kiun mi amegas ; mi petas vin kredi, ke se mi troviĝus en tia terura elekta neceso : foroferi aŭ ĝin, aŭ min mem, mi eĉ unu momenton ne hezitus. Adiaŭ, sinjoro.
El… la 16an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.