Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 080a


De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo


Cecilo, kara Cecilo, kiam venos la tempo de nia revido ? Kiu kapablos instrui al mi la manieron vivi for de vi ? Kiu donos cele al tio forton kaj kuraĝon ? Neniam, neniam mi povos elteni vian mortigan foreston. Ĉiu tago pliigas mian malfeliĉon, kaj mi ne vidas ties finon ! Valmono antaŭpromesis helpon, konsolon, sed li min malzorgas, eble forgesas. Li estas apud sia amatino, kaj do forgesis kiel oni suferas, kiam oni estas for de la amato.


Transdonante al mi vian lastan leteron, li nenion mem aldonis. Tamen li devas indiki la daton kaj la rimedon de nia revido. Ĉu li do havas nenion por diri ? Ankaŭ vi nenion pridiras ; ĉu vi ne plu deziras nian retrovon ? Ha ! Cecilo, Cecilo, kiel malfeliĉa mi estas ! Mi amas vin pli, ol iam ajn ; sed tiu amo, ĉarmo de mia vivo, turniĝas en ties turmenton.


Ne plu eblas tiel vivi ; mi devas nepre vidi vin, eĉ por tempeto. Kiam mi ellitiĝas, mi pensas : “Mi ne vidos ŝin” ; kiam mi enlitiĝas : “Mi ne vidis ŝin”. La tro longaj tagoj pasas sen iu ajn feliĉa momento ; ĉio estas manko, bedaŭro, malespero. Nu kio vekas tiujn malfeliĉojn ? Vi, el kiu mi antaŭe esperis ĉiujn ĝojojn miajn. Al tiuj mortigaj suferoj aldonu mian malkvietecon pri la viaj : jen ideo pri mia situacio. Mi senĉese pensas pri vi, kaj ĉiam kun konfuzo ; se mi imagas vin malĝoja, malfeliĉa, mi suferas de via sufero ; se mi imagas vin konsolita kaj trankvila, miaj propraj veoj pliiĝas ; ĉie mi renkontas nur malfeliĉon.


Ha ! kiel malsimilis la tempo, kiam ni vivis en la sama urbo ! Ĉio estis nur plezuro. La certeco revidi vin eĉ plibeligis la daŭron de la foresto ; la tempo, kiu neeviteble disigis nin, tamen forfluis kaj tiel ankaŭ proksimigis nin. Tiun tempon mi uzis ĉiam rilate al vi ; kiam mi plenumis miajn taskojn, tio ŝajnis indigi min de vi ; kiam mi ekzerciĝis en iu talento, mi tiel esperis ankoraŭ pli plaĉi al vi. Eĉ kiam la mondumaj distroj forigis min, mi ne estis disa de vi. En teatro, mi provis diveni, kio plaĉus al vi ; en koncerto revenis la memoro de viaj talentoj kaj de niaj tiel mildaj okupoj. En societo, dum promenadoj, trafis min la plej eta simileco kun vi. Mi komparis vin kun ĉiuj, ĉiam je via avantaĝo. Ĉiu momento de la tago alportis novan omaĝon, kiun mi vespere prezentis al viaj piedoj.


Nun kio restas ? Bedaŭrodoloroj, eternaj mankoj, kaj eta espero, ke la silento de Valmono forsvenu, kaj ke la via ŝanĝiĝu al intereso por mi. Nur dek mejloj nin disigas, kaj tiu spaco, tiel facile trairebla, iĝas por mi obstaklo nevenkebla ! Kaj kiam mi venkocele petas la helpon de mia amiko kaj de mia amatino, ambaŭ restas silente malvarmaj kaj kvietaj ! Tute ne helpante min, ili male eĉ ne respondas al mi !


Kio pri l’ amikeco aktiva de Valmono ? En kion precipe ŝanĝiĝis viaj mildaj sentoj, kiuj tiel lertigis vin cele al la prospero de niaj ĉiutagaj renkontoj ? Mi memoras, ke kelkfoje mi devis, kontraŭ mia volo, foroferi unu el niaj momentoj al iu mondumaĵo, al iu devo ; kiel vi do tiam plendis ! Per kiom da pretekstoj vi kontraŭis miajn motivojn ! Kaj memoru, mia Cecilo, ke ĉiam miaj kialoj cedis antaŭ via volo. En tio mi ne estis merita : mi nenion foroferis, mi ardis alkonsenti vian peton ! Sed nun, kio estas mia peto ? vidi vin, rediri kaj rericevi la ĵuron de nia eterna amo. Ĉu tio ne estas la kondiĉo de via feliĉo kiel de la mia ? Mi forpelas la malan penson, kiu kulminigus mian suferon. Vi amas min, ĉiam amos ; mi pri tio kredas, certas, neniam konsentos dubi ; sed mia situacio estas terura kaj mi ne povas elteni ĝin pli longe. Adiaŭ, Cecilo.


El Parizo, la 18an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio