De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
Dio ! Kiel via letero suferigis min ! Ja stulta mi estis, ke mi tiel senpacience atendis ĝin ! Mi esperis konsolon, kaj jen mi estas en plia aflikto ol antaŭe ; mi ploregis, legante ĝin ; cetere ne tion mi riproĉas ; mi jam tre ofte ploris pro vi, sed tio ne suferigis min. Sed nun estas malsame.
Kion do vi intencas diri, kiam vi skribas, ke via amo iĝas turmento por vi ? ke vi ne plu povas tiel vivi ? tion elteni ? ĉu vi ĉesos ami min, ĉar tio iĝas ne tiel agrabla kiel antaŭe ? Ŝajnas al mi, ke mi ne estas pli feliĉa ol vi, tute male ; tamen mi ĝuste pro tio ankoraŭ pli forte amas vin. Mi ne kulpas, ke sinjoro de Valmono ne skribis al vi ; mi ne povis peti lin, ĉar ni neniam estis kune solaj ; kaj ni interkonsentis, ke ni neniam interparolos publike ; kaj tion ni decidis por vi, por ke li povu pli frue plenumi vian deziron. Ankaŭ mi deziras la samon, kiel vi, estu certa ; sed kiel mi faru ? Se vi kredas, ke tio estas facila, trovu do la rimedon, mi ne postulas ion alian.
Ĉu vi kredas, ke estas agrable, ricevi ĉiutage la admonojn de Panjo, kiu antaŭe neniam riproĉis min, tute male ? Nun estas eĉ pli malagrable ol en la monaĥinejo. Mi tamen konsoliĝis pensante, ke tio okazas pro vi ; estis eĉ agrablaj momentoj ; sed kiam mi vidas, ke ankaŭ vi koleras, kvankam mi tute ne kulpas, mi afliktiĝas pli ol iam ajn ĝis nun.
Eĉ la ricevo de viaj leteroj estas embarasa ; se s-ro de Valmono ne estus tiel lerta kaj tiel helpema, mi ne scius kiel fari ; kaj skribi al vi estas ankoraŭ pli malfacile. La tutan matenon mi ne aŭdacas, ĉar Panjo loĝas tute proksime de mi, kaj ĉiumomente venas en mian ĉambron. Kelkfoje mi povas posttagmeze, je preteksto de kantado aŭ harpoludado ; sed mi devas interrompiĝi post ĉiu linio, por ke oni aŭdu, ke mi estas studanta. Feliĉe mia ĉambristino kelkfoje estas dormema vespere, kaj mi diras al ŝi, ke ŝi povas foriri, ke mi ja enlitiĝos sola, ke ŝi nur lasu al mi lumon.
Poste mi devas kaŝiĝi malantaŭ mia litkurteno, ke oni ne vidu mian lumon ; mi devas aŭskulti la plej etan bruon, por kaŝi la skribilaron en mian liton, se Panjo venus. Mi ŝatus vidi vin en mia loko ! Vi ja vidus, ke mi devas multe ami, por fari tion. Fine la vero estas, ke mi faras mian tutan eblon kaj volus fari ankoraŭ pli.
Mi ja ne rifuzas diri, ke vin mi amas kaj ĉiam amos ; neniam mi tiel elkore tion diris, kaj rezulte vi incitiĝas ! Vi tamen asertis, ke tio sufiĉos al via feliĉo ; vi ne povas nei : estas skribite en viaj leteroj. Kvankam mi ne plu havas ilin, mi memoras tion, tiel bone, kiel kiam mi povis ĉiutage relegi ilin. Kaj ĉar ni estas disaj, vi ne plu same pensas ! Sed espereble tiu disiĝo ne eterniĝos. Dio ! kiel malfeliĉa mi estas ! kaj vi ja estas la kaŭzo !
Pri viaj leteroj, mi esperas, ke vi konservis tiujn konfiskitajn de Panjo kaj resenditajn al vi ; ja fine venos tempo, kiam mi ne plu estos subpremata kiel nun, kaj tiam vi redonos al mi ĉiujn. Kiel feliĉa mi estos, kiam mi povos gardi ilin ĉiujn, sen enŝovo de alies nazo ! La nunajn viajn mi redonas al s-ro de Valmono, ĉar alie estus tro granda risko ; tamen mi redonas ilin ĉiam kun multa aflikto.
Adiaŭ, mia kara amiko. Mi tutkore amas vin. Mi amos vin dum mia tuta vivo. Mi nun esperas, ke vi ne plu incitiĝas ; se mi estus certa pri tio, mi mem estus trankvila. Skribu kiel eble plej frue, ĉar mi scias, ke ĝis ricevo el vi mi plu malgajos.
El la kastelo de… la 21an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.