sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Elektu vian vojon kun prudento

rimpoemo al migranto




Hans-Georg Kaiser
Elektu vian vojon kun prudento

Elektu vian vojon
kun prudento,
ke ne perdiĝu
viaj revoj
en la vento.

Elektu ne por vi nur
vian vojon,
ke vi ne perdu
sur la vojo
vian ĝojon.

Elektu sen orgojlo
vojon vian,
ke vi kaj ĉiu
homo iam
trovu sian.


Mi fotis la diron ’Elektu, migranto, vian vojon kun prudento’ en la ĝardena parko de Vorlico en Germanio kaj pensis la frazon plu per poemo. - Jes, vi ĝuste legas, por mi la verkado de poemo estas samtempe pensado pri io.

Tiuj, kiuj fiksis iam la tabulon kun la diro en la parko, estis certe framasonistoj. Por framasonisto edukado estas la plej grava ilo de homara progreso. Ankaŭ Zamhof estis framasonisto, tion oni ne forgesu, se oni celas kompreni lin.

Gloso : Vorlico = Wörlitz ĉe Dessau

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren