sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Al Donjo

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Al Donjo

Vi, kiu konas min plej bone,
dum eŭfori’ kaj depresi’.
Vi ne malicas eĉ subtone.
Vi estas kiel burg’ por mi.

Sed, se mi mortos, ne tro ploru.
Dediĉu plu vin al la ĝu’.
Ne mortan ulon tro adoru,
restu vivanta, ridu plu.

Kaj se aliaj viroj venos,
en tiuj daŭros iel mi.
Mi vin kaj ilin ĉiujn benos ;
la am’ ne estas iluzi’.

Kaj kiam vent’ ennokte kantos,
mi vin vizitos el la for’.
Ne timu do, se mi vin hantos.
Salutu min en nokta hor’.


Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren