Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 23an de septembro 2023 . Ĝis nun estas 2868 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Unua paĝo

En la sama rubriko

puce  Al Donjo
puce  Al la migranto
puce  Eĥoton’
puce  Kongreso en Liono 1911
puce  Perdita batalo
puce  Ruinosorĉo
puce  Superstiĉo perforto
puce  Verda stelo, nia stelo
puce  Vivo
puce  Ĉaplino en Parizo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro

Al ribelulino



Hans-Georg Kaiser
Al ribelulino


Mi kovros vin
en fridaj aĉaj tagoj,
en laŭta bru’,
en trista flu’,
se ni pro grandaj plagoj
ne gajos plu.

Mi helpos vin,
se homoj nin forlasos
ĉe eta vent’
kaj eĉ sen pent’,
se la malam’ amasos
pro fia sent’.

Mi portos vin,
se ĉiuj vin jam ĉasos,
ho vi, cervin’.
Se ili serĉos vin ;
se monstroj preterpasos,
ni savos nin.

Mi devus eĉ
ne laŭte tion ĵuri,
pro via fort’.
De l’ rev’ ĝis mort’
ne devos ni forkuri,
jen mia vort’ !


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio