sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fino de heliko

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Fino de heliko


Heliko venis al la limo
kaj tie pensis tuj kun timo,
ke ĝi ja ne limako estas.
Ĉu ne pli saĝus, se mi restas ?

Ĝi rampis tamen trans la limon,
plu sentis en la koro timon.
Jen kaptis ĝin la doganisto,
tre alte ranga oficisto.

"Vi kial portas domon, besto ?
Kun hejm’ vi estas, sed sen vesto ?"
"Mi, la helik’, laŭlime iras
kaj iom da aero spiras."

"Ĉu vi por via domo pagis
aŭ simple trans la limon vagis ?"
"La pluvo min ĉe l’ pago ĝenis,
egale kiom ajn mi penis."

"Vi ŝajnas lerta mensogisto,
eĉ ne limak’ laŭ mia listo,
mi metos vin al la serpento,
atendos vin venena dento."

Kaj kiom ajn la kara petis,
la oficist’ ne helpopretis.
Li ŝtopis ĝin en etan glason
kaj sentis eĉ ne embarason.

La domo ĝian vivon prenis,
ĉar ĝi kun sia konko venis.
Se ĝi sin montrus tute nuda,
li eble estus malpli kruda.

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren