sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Biletkontrolo

rimpoemo





Hans-Georg Kaiser
Biletkontrolo


Vizaĝoj en la tram’ dum hor’
rigardas pro lac’ kun rifuz’.
Silento frida kun vidvor’.
Evitas min ĉiuj kun ruz’.

Mi estas sen veturbilet’.
Kontrolas antaŭe jam dam’.
„Evitu gapi do al ŝi“,
tamburas kompate la tram’.

„Bileton petas mi, sinjor’“,
postulas de mi la fraŭlin’.
„Ho, kara, kial la fervor’ ?
Paŭzetu pri via rutin’’ !

La ino tiras min ĉe l’ brak’
„Vi estas, karulo, ne Di’.
Ĉu tio estas via jak’ ?
Ekstaru kaj venu kun mi !

Mi trotas kiel hund’ post ŝi.
Elpaŝas la in’ kun plezur’,
ridetojn ĵetas ŝ al mi,
sed kien ŝi gvidas min nur ?



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren