sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 31an de decembro 2020 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Boksisto kun floro (rimpoemo)

Por boksisto Valujev



Boksisto sidas jen kun floro.
Li sidas tiel jam dum horo.
Li la boksadon ne tre ŝatas
kaj la venkitojn eĉ kompatas.

Li volus esti papilio
aŭ herbsaltulo, ne fi-dio.
Kaj tamen li boksisto estas,
alia voj’ al li ne restas.

Boksisto estas aĉa sorto,
li diras nin, kaj eĉ sen vorto.
Li tenas floron en la mano.
En ver’ li estas ĝentlemano.