
Hans-Georg Kaiser
Esperanto – eĉ sen futuro
Verda superstiĉo
estas vanta kaj kiĉo.
Estontec’ ĉiam foras,
mi la nunon pli gloras.
Esperanto sen kiĉo
estas niĉo kun riĉo.
Esperanto dum nuno
estas viv’ jam kaj suno.
Bela estas muziko
de jubilrespubliko ;
sed futuro en gloro,
tuj disfalus post horo.
Esperanto postvenke
ekorgojlus surbenke.
Jen venkitoj enfonus,
mortaj lingvoj admonus.
Viv’ ne estas nur balo,
sed semado en valo.
Ne desper’ nur laŭsente
aŭ nur vortoj envente.
Esperanto, modelo,
estas pli ol nur celo,
Ni jam nun de ĝi lernas,
ke nenio eternas.
Eĉ sen granda futuro
Esperanto kunliga
estus granda plezuro
kaj mirakle instiga.