sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ekvilibro

rimpoemo


Hans-Georg Kaiser
Ekvilibro

Pianisto mem aktivas,
sed la klavoj nur pasivas.
Tial ŝajnas klava sorto
nur submeto al la forto.

Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.

Ekvilibro do ekzistas,
ĉar la tuta mond’ rezistas,
kaj la ĝoj’, la di-fajrero,
jam ekdancas sur la Tero.

Ĝoju homo, ke vi vivas,
se vi sanas kaj kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
riĉo estas superstiĉo.

Hom’ ne povas manĝi monon,
tial plian do admonon :
Amu, kreu, ĝis la morto,
estu defiant’ de l’ sorto.

Estu batalant’ ĝislaste.
Ne subigu vin do haste.
Klavo iĝis pro rezisto
la partner’ de l’ pianisto.

Do ne estu mensosklavo,
preferindas ĝoj’ kaj ravo.
En la kur’ de l’ blua tero,
estu vi vivanta ero.

PS : Ke oni "tiklu la faŭkon de la sorto" , rekomendis jam la heroa revoluciema muzikisto Beethoven. (HGK)




Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren