sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Dum ni en taverno sidas...

rimpoemo por drinkkanto




Hans-Georg Kaiser
Dum ni en taverno sidas...


taŭga kiel drinkkanto

Dum
ni en taverno sidas
kaj soifon nian bridas,
nin la tuta mondo ravas,
teraj plagoj ne plu gravas.

Dum
ni en taverno kantas,
nin demonoj ne plu hantas,
ni la vivon puran festas
kaj hepaton nian testas.

Dum
ni en taverno mortos,
nin la drinkfratar’ forportos,
nia tomb’ barelo estos,
vinovero ĝin atestos.

Se l’ ĉielo nin akceptos,
kelon novan ni elektos ;
al taverno ni tuj iros
kaj liberon ĉiam spiros.

Estas la tavern’ sanktejo,
vino nia sanktoleo,
kaj dum kantas la anĝeloj,
iĝas ĉiuj aĉoj beloj.

Estu laŭrokron’ la ŝaŭmo
kaj la manifest’ de Raŭmo.
Esperantovino gustas,
tio eĉ ĉiele ĝustas.



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren