sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Estu mojosa !

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Estu mojosa

Mojosu ĉe l’ starto,
je ĉies bonfarto.
Senbride eĉ ridu,
mojose ekfidu !

Mojos’ vin jam gloros,
se hom’ vin adoros ;
ĉielen vin levu,
mojose ekrevu !

Artistoj scivolas,
kamufle eĉ rolas.
Artistoj protestas,
per mok’ manifestas.

Mojosa vivarto,
vin helpu ĉe l’ starto.
Mojosu laŭveste
leĝeru dumfeste.

Ekhisu la velojn,
ne lasu la celojn.
Vi belu kaj dancu,
mojose avancu.

Desper’ nin konsternas,
sed ĝojo eternas.
Mojoso instigas,
la vivon beligas.

Mojoso modernas
kaj tamen eternas.
Mojosu, vivanto,
por ĉiuj kun kanto.

Mojosu, ĉar gravas,
ke homoj nin ravas,
ĉar sen iluzio
ni estus nenio.

Mojosu vivarte
por ĉiuj bonfarte.
Senbride do ridu,
mojoson vi fidu !

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren