|
serĉado :
|
Eriko Pac’
Inspektado
ĉar de dekstre ĝi aspektas kiel la rajto
kaj de maldekstre kiel io kio sukcesas
kaj malantaŭen kiel indulgo
kaj antaŭen kiel avantaĝo aŭ progreso.
Kaj de supre kaj sube
ĝi havas kapon kaj piedon
Oni devas rigardi la malfeliĉon
el ĉiuj flankoj
se oni bonŝancas
oni rimarkas ke ĝi estas la malfeliĉo
Rimarkoj :
Tiu ĉi prozpoemo sen perdo de nuancoj vere ne tradukeblas, ĉar estas germanaj vortludoj aŭ certaj simbolaj vortoj kaj paradoksoj en ĝi, kiuj faras el la teksto precipan legoplezuron. Traduki tiajn kaŝitajn aludojn, estas ne ĉiam ebla, en tiu kazo oni devas trovi bildojn en Esperanto, kiuj tamen iel redonas la aludatan. Altkvalita tradukado estas pli ol laŭvorta tradukado, ĝi estas fakte artista reverkado. Tradukisto, kiu ne sentas artiston en si, ne povas esti artista tradukisto.Tia homo estus nur krudmaŝineca ŝraŭbanto de vortoj, do kvazaŭ speco de muntisto-roboto, kiu asertas esti arkitekto. (HGK)