|
serĉado :
|

Erik Pac’
Kaŭzoj
"Ĉar ĉio ĉi ne helpas
Ili faros ja tamen tion, kion ili volas
Ĉar mi ne volas bruligi miajn fingrojn
ankoraŭfoje
Ĉar oni nur ridos :
Ĝuste pro vi ili atendis
Kaj kial ĉiam mi ?
Neniu dankos tion al mi
Ĉar tion neniu plu vere komprenas
ĉar la afero aĉiĝos en la plej bona kazo eĉ pli.
Ĉar ĉiu malbono eble havas
ankaŭ sian bonan flankon
Ĉar tio estas afero de la vidpunkto
kaj cetere, al kiu oni fidu ?
Ĉar oni kuiras ankaŭ
ĉe la aliaj nur per akvo
Ĉar mi translasos tion
prefere al pli kapablaj
Ĉar oni neniam scias
kiel tio eble damaĝos al oni mem
Ĉar la peno ne enspezigos ion
Ĉar ili ĉiuj tute ne valoras tion"
Jen la mortokaŭzoj
skribendaj sur niaj tomboj
kiuj ne plu estos fosataj
se tio estas la kaŭzoj."
tradukis Hans-Georg Kaiser