sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fried : Pacespero de nova speco

prozpoemtraduko





Eriko Pac’
Pacespero de nova speco


Kvazaŭ puno por tio
ke la realeco
de la socialismo
en la tempo de la transiro
estas erarohava
kaj ne plenumis tion,
kion mi esperis,
mi turnu la dorson
al la socialismo
kaj ne batalu plu 

kontraŭ la ekspluatantoj,
diras la ekspluatantoj
kaj apogas sin pri tio
sur mian konsciencon
kiel socialisto.

Atentigante pri tio,
ke estas la ekspluatantoj,
la reprezentantoj de la malnova ordo,
kiuj batalas kontraŭ la socialismo,

per tio ke ili hipokrite plendas pri ties eraroj,
postulas kelkaj, kiuj regas 

en la nomo de la socialismo,
ke mi ne menciu plu
eĉ per vorto
iliajn erarojn,
tiom longe kiom la socialismo
ankoraŭ havas malamikojn

Kaj tamen
ĝuste iliaj eraroj
estas la plej bona helpo
por la laboro
de la malamikoj de l’ socialismo.
Tiuj eraroj ankaŭ tiam restus videblaj,
se mi eĉ ne dirus vorton plu pri ili.
Tiukaze liverus eĉ mia silentiĝo
pruvon al la malamikoj.

Mi demandas min,
ĉu la kunekzistada batalo
de socialistoj subigantaj

 la liberan kritikon
kaj liberaj ekspluatantoj
indigniĝantaj pri tio,
ne spite al ĉiu ŝajno
fariĝas pli kaj pli pacema.
 

tradukis Hans-Georg Kaiser

Erich Fried
Friedenshoffnung von neuem Typus

Zur Strafe dafür
daß die Wirklichkeit
des Sozialismus
in einer Zeit des Übergangs
fehlerhaft ist
und nicht erfüllt hat
was ich erhoffte
soll ich dem Sozialismus
den Rücken kehren
und die Ausbeuter nicht bekämpfen
sagen die Ausbeuter
und berufen sich auf mein Gewissen
als Sozialist

Unter Hinweis darauf
daß es die Ausbeuter sind
die Vertreter der alten Ordnung
die den Sozialismus bekämpfen
indem sie scheinheilig
seine Fehler beklagen
fordern einige die
im Namen des Sozialismus
an der Macht sind
daß ich ihre Fehler
mit keinem Wort mehr erwähne
solange der Sozialismus
noch Feinde hat

Dabei sind aber ihre Fehler
die beste Hilfe
für die Arbeit
der Feinde des Sozialismus
Diese Fehler bleiben auch sichtbar
wenn ich kein Wort davon sage
dann liefert sogar mein Verstummen
den Feinden noch einen Beweis

Ich frage mich
ob der Koexistenzkampf
von Sozialisten
die freie Kritik unterdrücken
und freien Ausbeutern
die sich darüber empören
nicht allem Anschein zum Trotz
immer friedlicher wird





Sama rubriko :


puce Fried : Kuro de l’ vivo

puce Fried : Vin

puce Fried : Antaŭhistorio

puce Fried : Inspektado

puce Fried : Kaŭzoj

puce Fried : Kio ĝi estas

puce Fried : Aplikataj rimedoj

puce Fried : Perforto

puce Fried : Maro

puce Fried : Pacespero de nova speco

puce Fried : Pelmelo

puce Fried : Pri via interna libero

puce Fried : Vojsignoj




Supren