sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fried : Vojsignoj

prozpoemtraduko





Fried
Vojsignoj


ie ankoraŭ mensogoj kuŝas
kiel neentombigitaj kadavroj de mortintoj
tie la vojo de la vero
ne facile ekkoneblas
kaj kelkaj ankoraŭ
hirtiĝas pro ĝi
aŭ trovas ĝin tro danĝera.

La vero disvastiĝas
kaj sendas samtempe siajn serĉantojn
reen en la historion
kaj komencas ĉesi la kalumniojn
kaj la silentadon pri la murditoj.

Multaj okazintaĵoj dolorigos
kelkaj embarasigos
sed la vero estas
la vojo necesa
se la regno de la libero fariĝu
ne denove nur vaka vorto
aŭ nur mokataĵo
por malamikoj kaj por seniluziiĝintoj
 

tradukis Hans-Georg Kaiser


Wegzeichen

Wo noch Lügen liegen
wie unbegrabene Leichen
dort ist der Weg der Wahrheit
nicht leicht zu erkennen
und einige sträuben sich noch 
oder finden ihn zu gefährlich
Die Wahrheit dringt vor
und schickt zugleich ihre Sucher
in die Geschichte zurück
und beginnt aufzuräumen
mit den Verleumdungen
und mit dem Totschweigen der Toten

Vieles wird wehtun
manches verlegen machen
aber die Wahrheit ist
der Weg der Notwendigkeit
wenn das Reich der Freiheit nicht wieder
nur ein leeres Wort bleiben soll
und nur ein Gespött
für Feinde und für Enttäuschte 

Erich Fried



Sama rubriko :


puce Fried : Kuro de l’ vivo

puce Fried : Vin

puce Fried : Antaŭhistorio

puce Fried : Inspektado

puce Fried : Kaŭzoj

puce Fried : Kio ĝi estas

puce Fried : Aplikataj rimedoj

puce Fried : Perforto

puce Fried : Maro

puce Fried : Pacespero de nova speco

puce Fried : Pelmelo

puce Fried : Pri via interna libero

puce Fried : Vojsignoj




Supren