|
serĉado :
|

Eriko Pac’
Aplikataj rimedoj
Pigruloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas diligenta.
Turpuloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas bela.
Malsaĝuloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas saĝa.
Malsanuloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas sana.
Malgajuloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas gaja.
Gemaljunuloj estas buĉataj,
la mondo fariĝas juna.
Malamikoj estas buĉataj,
la mondo fariĝas gaja.
Maliculoj estas buĉataj,
la mondo fariĝas bona.
tradukis Hans-Georg Kaiser
el : Eriko Pac’ : kolektitaj verkoj. vol.1.,
Wagenbach eldonejo. Munkeno 1993, p. 565.
© Claassen.
PS : La ironia teksto direktiĝas ĉu intence ĉu neintence ankaŭ kontraŭ stalinisma teatraĵo de B.Brecht : "Die Maßnahme". (HGK)
En diskutrondo Eriko Pac’ diris : "Kompreneble per tiu buĉado de duono de la mondo la alia duono de la mondo ne fariĝus pli bona, sed ĝi fariĝus mondo de transvivintaj buĉistoj." (Gero)
Erich Fried
Die Maßnahmen
Die Faulen werden geschlachtet,
die Welt wird fleißig.
Die Häßlichen werden geschlachtet,
die Welt wird schön.
Die Narren werden geschlachtet.
die Welt wird weise.
Die Kranken werden geschlachtet,
die Welt wird gesund.
Die Alten werden geschlachtet,
die Welt wird jung.
Die Traurigen werden geschlachtet,
die Welt wird lustig.
Die Feinde werden geschlachtet,
die Welt wird freundlich.
Die Bösen werden geschlachtet,
die Welt wird gut.
aus : Erich Fried : gesammelte Werke. Bd. 1.
Wagenbach Verlag. München 1993, S. 565. © Claassen