Marks por ĉiuj (16) Devio, pri produktiva laboro
traduko el tekstkolekto
MARKS
------------POR
-------------------ĈIUJ
Devio
(pri
produktiva laboro)
Filozofo
produktas ideojn, poeto poemojn, pastro predikojn, universitata
profesoro kompendiojn ktp. Krimulo produktas krimojn. Se oni rigardas
pli precize tiun rilaton de la lasta produktada branĉo kun la tuto
de la socio, oni forlasos multajn antaŭjuĝojn. La krimulo ne
produktas nur krimojn, sed ankaŭ la kriminalan juron kaj per tio
ankaŭ la universitatan profesoron, kiu prelegas pri la kriminala
juro kaj krome produktas la neeviteblan kompendion, en kiu tiu sama profesoro
ĵetas siajn prelegojn kiel „varon“ en la ĝeneralan merkaton.
Per tio ekestas pliigo de la nacia riĉo, tute aparte de la privata
ĝuo, kiun ebligas la manuskripto de la kompendio al ties kreinto
mem, kiel sciigas al ni la kompetenta atestanto, prof. Roscher.
La
krimulo produktas krome la tutan policon kaj la kriminalan justicon,
sbirojn, juĝistojn, ekzekutistojn, ĵurianojn, ktp. : kaj ĉiuj tiuj
diversaj metiaj branĉoj, kiuj formas same tiom da kategorioj de la
socia disdivido de l’ laboro, evoluas diversajn kapablojn de la homa
spirito, kreas novajn manierojn de ties kontentigo. La torturo mem
instigis la plej subtilajn mekanikajn eltrovojn kaj okupadis en la
produktado de ties iloj amason da honorindaj metiistoj.
La
krimulo produktas impreson, parte morale, parte tragike, laŭ tio aŭ
ĉi tio, kaj tiel „servas“ al la movado de la moralaj kaj
estetikaj sentoj de la publiko. Li produktas ne nur kompendiojn pri
la kriminala juro, ne nur kriminalkodeksajn librojn kaj per tio
kriminalkodeksajn leĝdonistojn, sed ankaŭ arton, belan literaturon,
romanojn kaj eĉ tragediojn, kion pruvas ne nur „Kulpo“ de
Müllner“ kaj „Rabistoj“ de Ŝilero, sed eĉ „Edipo“ kaj
„Rikardo la tria“.
La
krimulo interrompas la monotonecon kaj ĉiutagecan sekuron de la
burĝa vivo. Li konservas tiun per tio kontraŭ stagnado kaj vekvokas
la maltrankvilan streĉitecon kaj viglecon, sen kiu obtuziĝus eĉ la
pikilo de la konkuro. Ĝi tiel spronas la produktivajn fortojn. Dume la krimuloj detiras de la labormerkato parton de la troa loĝantaro kaj per tio malpliigas la konkuradon inter la laboristoj, je certa
grado ankaŭ la falon de la laborsalajro sub la minumon, absorbas la
batalo kontraŭ la krimoj alian parton de la sama loĝantaro. La
krimulo tiel agas kiel unu el la naturaj ekvibriligiloj, kiuj
estigas ĝustan nivelon kaj produktas certan perspektivon de
„utilaj metiaj branĉoj“.
Ĝisdetale
la efikoj de la krimoj povas esti pruvitaj ĉe la evoluo de la
produktivaj fortoj. Ĉu seruroj estus atingintaj sian nunan
perfektecon, se ne ekzistus ŝtelistoj ? Ĉu la fabrikado de la
bankbiletoj estus evoluitaj ĝis ties nuna perfekteco, se ne ekzistus
monfalsistoj ? Ĉu la mikroskopo estus trovinta sian vojon en la
kutiman komercan sferon (vidu Babbage) sen trompoj en la komerco ? Ĉu
la praktika kemio ne dankas same tiom al la falsigo de varoj kaj la
strebado senkaŝigi ilin, kiom al la honesta produktada fervoro ? La
krimoj, per la ĉiam novaj atakaj rimedoj kontraŭ la posedo, vokas
ĉiam novajan defendorimedojn en la vivon kaj efikas per tio same
tiom produktivaj kiel strikes por eltrovoj de maŝinoj. Kaj, se
oni forlasas la sferon de la privataj krimoj : Ĉu sen naciaj krimoj
estus iam ajn ekestinta la tutmonda merkato ? Ja, eĉ nur nacioj ? Kaj,
ĉu la arbo de la peko ne estas samtempe la arbo de la ekkono ekde la
tempo de Adamo ? Jam Mandeville en sia „Fable of the bees“
(1705) estis pruvinta la produktivecon de kiuj ajn eblaj profesiaj branĉoj
kaj ĝenerale la tendencon de tiu tuta argumento :
„Tio,
kion ni nomas en ĉi tiu mondo la malbonon, la morala tiel bone kiel la
natura, estas la granda principo, kiu faras el ni sociajn estaĵojn,
la firma bazo, la vivo kaj la apogo de ĉiuj metioj kaj okupoj sen
escepto ; tie ni devas serĉi la efektivan originon de ĉiuj artoj kaj
sciencoj, kaj dum tiu momento, kiam la malbono finiĝus, la tuta
socio devus aĉiĝi aŭ eĉ tute perei.“
Kompreneble
Mandeville estis senfine pli aŭdaca kaj honesta ol la filistraj
apologiistoj de la burĝa socio.
Rimarkoj : La teksto ne estis publikita, kiam Marks ankoraŭ vivis, ĝi estas parto de la tekstkolekto „Pri la plusvaloro“, kunkolektita de Marks inter 1861 kaj 1863. La tradukita teksto estas unu el la plej kuriozaj tekstoj de Marks entute, precipe pro ties mokema subtono, kaj ĝi pruvas ankaŭ, kia granda dialektika satiristo Marks estis ĉeokaze. Neniu miraklo, li ja ne estis marksisto,kiel li mem iam menciis, do ne ulo, kiu estis kondamnita de Stalin aŭ Honecker kaj de similaj „grandaj lumfiguroj“ de la "reale ekzistinta fuŝsocialismo" fari el Marks senhumuran fanatikulon. (HGK)
Ligo : Tre leginda estas tiurilate ankaŭ kurioza teksto de la ĉina filozofo kaj Laocio-klariganto Ĝuang Dzi : Saĝuloj kaj rabistoj, kiu verkis jam antaŭ pli 2 mil kaj ducent jaroj pri tio, ke ankaŭ rabistoj devas havi moralon, ja eĉ pli severan ol ne-rabistoj. (HGK)
Glosoj :
strikes = strikoj
Fable of te bees = Fablo pri la abeloj