SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por agadi kontraŭ subpremo ktp. SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn : ESPERANTO.
La 94a SAT-kongreso okazos inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2021. Jam eblas konsulti unuan version de la programo kaj aliĝi por kontribui al ĝia pliriĉigo. Legu pli
La 30an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos, kiu dum almenaŭ la lastaj sep jaroj estis la plej malnova aktiva SAT-ano. Por scii pli pri li, spektu la jenan prezenton :
Kaj relegu liajn tekstojn, inter kiuj pluraj, neniam eldonitaj paperforme, aperos en la tuj venontaj numeroj de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.
La nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estis presita en julio 2020. Ĝia apero estis publike anoncita dum la 93a SAT-kongreso en la reto. Tiu ĉi nova eldono, redaktita sub la respondeco de Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux, enhavas aldonajn referencojn al la Naŭa Oficiala aldono de la Akademio, korektojn proponitajn de Bertilo Wennergren kaj ĝustigon de citaĵoj el la Zamenhofa proverbaro kaj el la Biblio. La libro nun atingis jam kelkajn el la libroservoj, kiuj mendis ĝin, en Eŭropo kaj Azio. Legu plu
La 93a kongreso de SAT okazis rete inter la 26a kaj la 31a de julio 2020. Entute aliĝis 256 personoj. La rezulto de la dumkongresaj interŝanĝoj estas resumita en du dokumentoj : la gvidrezolucio, interna laborplano por SAT-anoj dum la venonta agadjaro, kaj la deklaracio, direktita al la ekstero, kaj tradukota al diversaj lingvoj. Por pliaj detaloj legu plu kaj vizitu la kongresan retejon.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.