1/ - la hotelojn "COROANA" kaj "POSTAVARUL" en Braŝovo.
La menciitaj hoteloj apartenas al la sama konstruaĵo, situas en la malnova urbocentro kaj estas facile atingeblaj de la ĉefa stacidomo per buslinioj 4 kaj 51. De la bushaltejo "Primarie" (esperante - "Urbodomo"), necesas 5 minutoj por atingi la hotelojn, trairante la Centran Parkon.
Kaze ke vi informos pri via alveno, vi estos akompanataj.
Hotelo "COROANA" (150 lokoj), dustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn, ekipitaj per kablo-televido, telefono, banejo kaj necesejo.
Prezo en : | nokte/pers. (kun matenmanĝo) |
unu-lita ĉambro | 27 € |
du-lita ĉambro | 21 € |
Hotelo "POSTAVARUL" (50 lokoj), unustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn (ekipitaj per telefono, lavabo kun varma kaj malvarma akvo, necesejo).
Duŝejoj troviĝas en la koridoro.
Prezo en : | nokte/pers. (sen matenmanĝo) |
unu-lita ĉambro | 13 € |
du-lita ĉambro | 10 € |
Tiuj hoteloj ofertas, laŭ la elekto, duon- aŭ kompletan pensionon.
Ambaŭ hoteloj ofertas senpagan inter-retan konekton.
La hoteloj "Postavarul" kaj Coroana" troviĝas en la sama konstruaĵo.
La adreso : str. Republicii nr. 62
Ĝis la gimnazio Andrei Ŝaguna( adreso : str. Andrei Ŝaguna nr. 1), oni trapasas piede la historian centron de la urbo, proksimume 1 km.
Ĉiuj proponitaj ejoj (la kongresejo, la tranoktejo, la manĝejo troviĝas proksime unu la alian kaj estas atingeblaj piede).
2/ - Por tiuj, kiuj alvenos per karavano, ni konsilas konsulti la retejon :
www. campingdirste.ro La kampadejo situas 4 kilometrojn for de Braŝovo.
Koncerne la tag- kaj vespermanĝojn, inkluzive la matenmanĝojn por tiuj kiuj tranoktos en la hotelo Postavarul, ni proponas, interkonsentite kun la estro, komunajn manĝojn en restoracio situita ĝuste en la centra placo, apud kongresejo, laŭ tiuj prezoj :
matenmanĝo : 5 €
tagmanĝo : 10 €
vespermanĝo : 9 €
Ni povas aserti, ke ĉiuj manĝoj estas riĉaj kaj bongustaj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.