Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povus esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.
Esperanto ja estas vivanta lingvo, efika komunikilo kiu ebligis al homoj el malsamaj mondpartoj k lingvoregionoj kune renkontiĝi en Braŝovo dum unu semajno komence de aŭgusto. La celo de la kunesto estis ne nur fratetosa feriado, sed ankaŭ aktiva interkleriĝo de racie pensantaj progresemuloj kiuj bataladas por mondo sen espluateco k subpremo.
Dum Esperanto jam aĝas 123 jarojn, la kongresanta organizo fondiĝis nur tridekon da jaroj post ekapero de la revolucia lingvo, en 1921, dum epoko plej revolucieca. Plu klasbatala k avangarda kultura asocio, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), asocio de proletaj esperantistoj, ĉi jare fokusiĝis pri la temo "Ekonomia krizo k ties plurflankaj efikoj". Ĉar se en tempo de la soveta revolucio jam montriĝis, ke socialisma revolucio povas sukcesi nur mondskale k ne en izolita areo (eĉ se sesono de l’ mondo), hodiaŭ tiu tutmondeco aperas eĉ pli okulfrape pro la multloke akriĝantaj mondproblemoj de la homaro kiaj milito, malsato k pli ĝenerale vivŝancela mizero, ĉiuj ege kunligitaj al politik-ekonomiaj kondiĉoj.
La specifeco de SAT estas ke ĝi plenumas sian edukan, kulturan k klerigan taskon per rekta interkontaktigo de homoj spite al ilia nacia aŭ alispeca origino, formante senperan retaron de unuopaj individuoj. Bazante sian funkciadon sur reciproka interŝanĝado de spertoj k ideoj, la asocio ebligas al siaj membroj per konstanta utiligo de la perlingvo Esperanto akiri "eksternacian sent- pens- k agadkapablon" k partoprenas kompletige al la aktivado de neesperantistaj klasbatalaj organizoj, kiujn ĝi laŭeble helpadas per intima kunlaboro sur la kultura nivelo.
Alia kerna kuntena cemento de la asocio estas ĝia supertendenceco. Ĉar mem ne partipolitika, SAT bonvenigas ĉiujn progresemajn ideojn apogantajn la emancipiĝan strebon de la laboristaro tutmonda k lasas la respondecon al siaj membroj mem sendogmige forĝi al si propran opinion k elekti la vojon, kiun ili opinias plej rekta k irebla por forkonduko de la homaro al kiel eble plej kompleta atingo de socia k persona bonfarto.
Do konkrete la asocio plenumis siajn statutajn celojn okaze de la jara kongreso unuflanke jarkunsidante pri la asocia vivo, ties funkciado dum la ĵusa jaro k planinda agado por la venonta, aliflanke okazigante sociajn forumojn pri ĝenerale soci-politikaj temoj kadre de unu-horaj debatoj kun mallonga enkonduka prelegeto. Temoj tuŝitaj ĉi jare estis interalie : sindikatoj en nuna Rumanio, rekta aktivismo en Koreio, rumana kulturo, etikaj bankoj, rasismo, laborista movado en la 20a jarcento, esperantismo (kiucele), ekonomia krizo. La konkludoj de ĉi tiuj diskutoj respeguliĝas en la kongresa deklaracio.
Menciindas ankaŭ, ke la kongreso, apud la densaj cerbostreĉaj kunvenoj, flegis aparte riĉan kulturan programon, spektaklan, k aparte, ekskursan. Pri la spektakloj, indas emfazi la klopodojn por du muzikaj koncertetoj far Braŝovaj lernejanoj, kiuj kantis ankaŭ esperantlingve. Belege ludis k kantis ankaŭ la infankoruseto "Kanzonetta" en impresa kadro de preĝejo ŝirm-meze de la Preĵmera fortikaĵo. K miriga ankaŭ estis la perfekta prononcado de neesperantistaj aktoroj, kiuj lud-deklamis la Kalvan Kantistinon de Jonesko (Ionesco) en la traduko de Georgo Lagranĝo (Georges Lagrange). Ekskurse okazis, interalie, vizito al Raŝnovo, Sibio, la urbo de Andreo Ĉeh’ (Cseh), mejloŝtona esperantisto kiu popularigis la instruadon de Esperanto per rekta metodo, kaj ekskursoj al Bukareŝto kaj Sigiŝoaro, sen forgesi la postkongresan ŝip-ekskurson al la natur-protektejo de l’ Danuba Delto.
Okaze de la kongreso estis eldonitaj tri novaj verkoj de la Eldona Fako Kooperativa :
– Kanto Ĝenerala, de Pablo Nerudo (Neruda), konsistante el la naŭ poemoj, kiujn la interregiona koruso Interkant’ prezentis divers-okaze k -loke (ĝis en la Nacia Teatro de Havano dum Universala Kongreso de Esperanto !), laŭ muziko de Mikiso Teodorakiso (Theodorakis) ;
– Tuikero, la harkio, k la cetero, de Roĝero Kondono (Roger Condon), originale verkita en Esperanto atesto pri sperto de juna francia soldato dum la Alĝeria sendependiĝa milito ;
– Traktaĵo pri ateologio, de Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray), eseo pri ateismo de nuna filozofo, kiu jam havis iom da internacia disvastiĝo tra nacilingvaj tradukoj en kelkaj landoj sed nun trafos tutmondan publikon per tiu esperantigo publikigita kun la entuziasma aprobo de la aŭtoro, kiu por la okazo verkis specialan antaŭparolon priskribante la lingvan problemon apogante Esperanton kiel babelturan solvon.
La Eldona Fako postkongrese jam eldonis plian verketon :
– Sonĝoj de Kristalo, de Ĵeromo Lerojo (Jérôme Leroy), scienc-fikcia novelo priskribante la viv-aventuron de du junuloj en glacieraa mondo postindustria de 2064 ;
k estas de unu jaro realiganta ambician projekton :
– Dokument-filmo pri Esperanto, de Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier), kiu priskribas la konkretan realon de la esperanto-mondo nuntempe en 2010, k kiu finpretos en aprilo 2011 (pliaj informoj ĉe : esperantofilmo.com).
Jam prepariĝas la sekva 84a kongreso, kiu gastos en la balkana urbo Sarajevo, inter la 30a de julio k 6a de aŭgusto 2011.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.