
Hans-Georg Kaiser
Urbomuzikistoj de Bremeno
(laŭ la fabelo de fratoj Grimm)
Azeno kantas kun pasi’,
la hund’ sur ĝi : " Boj, boj !"
Sur l’ hund’ la kat’ miaŭas : "Mi !"
Sur l’ kat’ kokkri’ pro ĝoj’ !
Refreno :
"A-i, a-i, miaŭ, boj, boj."
Kok’ krias : "Kokerik’ !
Pli bona ol la mort’ sur l’ voj’
troviĝos en la klik’ !"
Rimarkoj :
La azeno diris : „Ho ne, ruĝkrestulo, iru prefere kun ni, ni iros al Bremeno. Ion pli bonan ol la morton vi trovos ĉie. Vi havas belan voĉon, kaj se ni kune muzikos, tio devos havi artan efekton.“
Tia socikritika humuro estas grandioza - kaj sendube ankaŭ spirite liberiga ! (HGK)
Onomatopeojn vi trovas ĉi tie.
Ke ankaŭ la rusoj tre ŝatas tian plebejan humuron oni vidas ĉi tie.