|
serĉado :
|
Eta ĉe arbet’ staris kapreolet’
en reva beat’ en kviet’,
je l’ dudektria kaj du.
Je la kvara sen bru’
mi revenis je l’ fru’.
Jen plu revis starante la best’.
Mallaŭte mi iris - sen spir’ kun diskret’ -
kontraŭ la vent’ ĉe l’ arbet’.
Mi tuŝis la beston scivole pri l’ fiks’.
Sed ĝi estis el gips’.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Joachim Ringelnatz
Im Park
Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum
Still und verklärt wie im Traum.
Das war des Nachts elf Uhr zwei.
Und dann kam ich um vier
Morgens wieder vorbei,
Und da träumte noch immer das Tier.
Nun schlich ich mich leise – ich atmete kaum –
Gegen den Wind an den Baum,
Und gab dem Reh einen ganz kleinen Stips.
Und da war es aus Gips.
Pri la poemo
"Ke la plej eta mondo estas la plej granda", tiun ekkonon Ringelnac havis jam tre frue. Dum sia tuta vivo li sekvis ĝin konfide. Tiel li verkis pri suahelilipharo ĉe Kattegat, pri tro oblonga bumerango, pri muŝo en aviadilo kaj pri malnova ŝiphorloĝo, li lasis kvereli lampon kaj spegulon, li kantis pri benko antaŭ la stacidomo, pri pavimŝtono kaj terpomojn kun ŝelo. Ankaŭ la ŝtrumprubando de lia onklino validis lirikan rememoron, tiel, kiel la malsana tenio kaj la viro, kiu eltrovis la tekston de la impostformularo (kiel li eble aspektas, demandis sin Ringelnac.) Lian unuan poemkolekton li nomis : "Die Schnupftabakdose" (La snuftabakujo).
Sama rubriko :
Ringelnatz : Formikoj
Ringelnatz : Velŝipoj
Ringelnatz : Al vi
Ringelnatz : Espero
Ringelnatz : Printempo
Ringelnatz : Matenvolupto
Ringelnatz : Lulkanto
Ringelnatz : Aventuristo
Ringelnatz : Virgenra poŝtmarko traĝuis...
Ringelnatz : Plumo
Ringelnatz : Ĉie estas miroland’
Ringelnatz : Logiko
Ringelnatz : Afiŝkolonoj
Ringelnatz : Bumerango