Anekdotoj pri Ringelnatz
anekdotoj
<
Fruaj influoj
Ringelnatz havis en Wurzen infanvartistinon, kiu timigis lin. Tiel ŝi kondukis la apenaŭ kvar jarojn aĝan en la urbon, kiam la superakvega rivero Mulde inundis la stratojn, kaj ŝi minacis lin per tio, ke ŝi diris, ke la superakvego altiĝos plu. Ofte ŝi kondukis la kriante protestatantan infanon en tombejon „antaŭ krucon, je kiu estis najlita granda timiga nuda viro. „Neniu miraklo, ke Ringelnatz uzis la unuan bonan okazon por eskapi. Amiko de la patro vidis la bubeton sur la foirplaco kaj kaptis lin.
Rimarko : La anekdoto estas el la libro „Lass dich ja nicht zum Lachen verleiten" Anekdoten über Ringelnatz „Ja ne lasu logi vin al ridado“ Anekdotoj pri Ringelnatz, Strigspegulo Eldonejo, Eulenspiegel Verlag.
Du vivsavantoj
La familio estis transloĝinta al Lepsiko, en la Bordo-straton (Uferstraße) "Ĉe la Maljuna Pigo" ("An der Alten Elster".
Iam Ringelnatz kun sia du jarojn pli aĝa fratino Ottilie hejmenportis ĝojbrile mortan kokinon, kiun ambaŭ en vivdanĝero "estis savintaj" el la rivero.
Rimarko : Maljuna Pigo = en tiu ĉi kazo estas rivero en Lepsiko.
Arto kaj monpago
Ringelnatz kaj Ottilie konstruis rigardokestan teatron:Li pentris kiel scenejan fonon polusan pejzaĝon, antaŭ tiu staris sur blua paperglacio kaj vatoneĝo malgranda amatore farita lignosledo. Otilie ludis la lokmontristinon por la gepatroj, la eksonorilantinon kaj fervoran kurtentiristinon. Post la prezentado la patro donacis kiel agnoskon kaj unuan artistan honorarion kelkajn pfenigojn. La infanoj kutimioĝis al tiu enspezeblo, sed plia kaj pli malpli penis, tiel, ke la patro, kiel prudenta ĝardenisto de la Bötticher - Arboplantejo fortranĉis tiun metian branĉon de akirado.
Infankredo
Ringelnatz ĉiam postulis, ke la infanvartistino akompanu lin necesejen, ĉar li supozis, ke tie hantas fantomo. Se li eskapis la klozeton, li krake fermis la pordon kaj mokis la fantomon kun la ĉiama voko : "Stulta vi estas !" La mirigitaj gepatroj demandis la etan timleporulon, kiu ĉion konfesis. De nun la klozeto estis nomata nur plu : "Stultaviestas".