sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Heine : Demandoj

prozpoemtraduko


Heinrich Heine
Demandoj

Ĉe la maro, ĉe la trista nokta maro
staras junulo-viro,
kun brusto plena de plendoj, kun kapo plena de duboj,
kaj per mornaj lipoj li demandas la ondojn :


"Ho solvu al mi la enigmojn de l’ vivo,
la turmentoplene praan enigmon,
pri kiu cerbumis jam kelkaj kapoj,
kapoj kun hiroglifaj ĉapeloj,
kapoj kun turbanoj kaj nigraj biretoj,
perukokapoj kaj miloj da aliaj
kompatindaj ŝvitantaj homaj kapoj –
diru al mi, kion signifas la homo ?
De kie la homoj venis, kien ili iras ?
Kiu loĝas tie sur oraj steloj ?"

Murmuras la ondoj sian eternan murmuradon,
blovas la vento, flugas la nuboj,
brilas la steloj indiferente kaj fridaj,
kaj stultulo atendas respondon.

trad. Hans-Georg Kaiser

Heinrich Heine
Fragen

Am Meer, am wüsten nächtlichen Meer
Steht ein Jüngling-Mann,
Die Brust voll Wehmut, das Haupt voll Zweifel,
Und mit düstern Lippen fragt er die Wogen :"O löst mir das Rätsel des Lebens,
Das qualvoll uralte Rätsel,
Worüber schon manche Häupter gegrübelt,
Häupter in Hieroglyphenmützen,
Häupter in Turban und schwarzem Barett,
Perückenhäupter, und tausend andere
Arme, schwitzende Menschenhäupter-
Sagt mir, was bedeutet der Mensch ?
Woher ist er kommen ? Wo geht er hin ?
Wer wohnt dort oben auf goldenen Sternen ?"

Es murmeln die Wogen ihr ew’ges Gemurmel,
Es weht der Wind, es fliehen die Wolken,
Es blinken die Sterne, gleichgültig und kalt,
Und ein Narr wartet auf Antwort.



Sama rubriko :


puce Heine : Kie ? (rimpoemtraduko)

puce Heine : Kuro de l’ mondo

puce Heine : Himno

puce Heine : Lorelaj

puce Heine : Vi amas min, mi scias...

puce Heine : La plej belan ampoemon...

puce Heine : La rondo sidante ĉetable

puce Heine : La papili’ al la roz’ enamiĝis...

puce Heine : Kun obstin’ tra l’ anim’...

puce Heine : La sklavoŝipo

puce Heine : Junulo amas inon

puce Heine : Frenezemo

puce Heine : En admirinde bela maj’...

puce Heine : Bonŝanc’ estas flirtema damo

::: Ĉiuj :::



Supren