sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Heine : Kie ? (rimpoemtraduko)



Heine
Kie ?


Kie la migrul’ kun laco,
kie laste kuŝos mi ?
Ĉu sub palm’ en sud’ en paco ?
Ĉu ĉe Rejno sub tili’ ?

Ĉu dezerte min sen ordo
entombigos fremdular’ ?
Ĉu mi kuŝos ĉe la bordo,
en la sablo do ĉe mar’ ?

Almenaŭ ja palpebrumos
ĉie la ĉiel’ de Di’.
Jen mortintolampoj lumos,
steloj nokte super mi.


tradukis Hans-Georg Kaiser

PS : Tiu ĉi poemo estis trovita en la postlasaĵo de Heine.- Ekde 1901 ĝi kiel epitafo de Heine legeblas sur la tombo de Heine en la tombejo Montmarte. 


Heinrich Heine
Wo ?

Wo wird einst des Wandermüden
Letzte Ruhestätte sein ?
Unter Palmen in dem Süden ?
Unter Linden an dem Rhein ?

Werd ich wo in einer Wüste
Eingescharrt von fremder Hand ?
Oder ruh ich an der Küste
Eines Meeres in dem Sand ?

Immerhin ! Mich wird umgeben
Gotteshimmel, dort wie hier,
Und als Totenlampen schweben
Nachts die Sterne über mir.

Sama rubriko :


puce Heine : Kie ? (rimpoemtraduko)

puce Heine : Kuro de l’ mondo

puce Heine : Himno

puce Heine : Lorelaj

puce Heine : Vi amas min, mi scias...

puce Heine : La plej belan ampoemon...

puce Heine : La rondo sidante ĉetable

puce Heine : La papili’ al la roz’ enamiĝis...

puce Heine : Kun obstin’ tra l’ anim’...

puce Heine : La sklavoŝipo

puce Heine : Junulo amas inon

puce Heine : Frenezemo

puce Heine : En admirinde bela maj’...

puce Heine : Bonŝanc’ estas flirtema damo

::: Ĉiuj :::



Supren