sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Botev : Haĝi Dimitro

rimpoemtraduko



Ĥristo Botev
Haĝi Dimitro


Viva li estas ... Sur la Balkano
En sang’ dronanta kuŝas kaj ĝemas
Vundita bruste juna bandano —
Profunda vundo la korpon premas.

Pafilo ŝtala jene vidiĝas,
Rompita sabro flanke ... li svenas ...
Krepuska vido : kapo skuiĝas, —
La tutan mondon buŝo malbenas.

Li kuŝas ... Kaj elsupre sen fino
Suno haltinta brilas kolere,
En kampar’ kantas juna sklavino,
Kaj sango pli elfluas libere.

Rikolto estas ... kantu, popolo,
Malgaje ! Kantu, fratoj, kaj ploru !
En sklava land’ pereos en solo
Bravul’ ! sed, mia kor’ ne doloru !

Ja kiu falos por la Libero,
Mortas neniam ! pro li ekploras
Naturo, besto, nubo kaj tero
Kaj bardoj mira-kante lin gloras.

Lin subombrigas aglo fiera,
La vundon lekas lupo-kunfrato,
Falko fortika — birdo libera —
Apude ankaŭ zorgas pri frato.

Vespero venas, luno ekbrilas,
Surŝutas steloj foron ĉielan,
Blovetas vento, arboj babilas.
Balkano kantas kanton ribelan.

Feinoj en blankaĵo irflue
Komencas kanton — jen proksimiĝas,
Surpaŝas verdan herbon senbrue
Kaj al vundito venas, sidiĝas.

Jen unu lin karesas facile,
Sur vundon dua herbojn surmetas,
Je lipoj tria kisas subtile...
Li ŝin rigardas — ŝi nur ridetas.

Fratino, diru, diru la sorton
De Karaĝa, kaj bando fidela,
Ho diru — poste poste sendu la morton,
Min poste prenu morto la stela...

Feinoj aŭdas lian deziron,
Ĉielon ili flugas kantante,
Flugadas en la vastan zefiron,
De Karaĝa, spiriton serĉante.

Jam mateniĝis... Sur la Balkano
Venenan vundon lupo lekadas,
Trankvile dormas juna bandano,
Kaj suno ree brilas, briladas.

tradukis Ivan Dobrev, aperis en Proletaria kantaro, SAT, 1924

Sama rubriko :


puce Blake : Ĝardeno de l’ amo

puce Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj

puce Margenburg : Foro flirtas

puce Lorenc : Forgeso

puce Goll : Nur de kiam...

puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert

puce Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’

puce Dadié : Mia revo

puce Martinson : Anjo

puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien

puce Grifio : Vantas ĉio

puce Neteshejmo

puce Dantas : La rozoj silentas

puce Topirceanu : Survoje

::: Ĉiuj :::



Supren