|
serĉado :
|

Felipe
Mi konas ĉiujn fabelojn
Efektive, mi ne multon scias.
Nur kion mi vidas mi diras.
Kaj mi vidis :
ke la lulilon de l’ homo balancas fabeloj...
ke la angor-kriojn de l’ homo sufokas fabeloj...
ke la ploradon de l’ homo ŝtopas fabeloj...
ke la ostojn de l’ homo enfosas fabeloj...
kaj, ke la timo de l’ homo...
inventis ĉiam fabelon.
Efektive, mi apenaŭ ion scias.
Sed oni min dormigis per ĉiaj fabeloj...
kaj mi konas ĉiujn fabelojn.
tradukis Fernando de Diego
detajpis kaj ilustris Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Sama rubriko :
Blake : Ĝardeno de l’ amo
Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj
Margenburg : Foro flirtas
Lorenc : Forgeso
Goll : Nur de kiam...
Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert
Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’
Dadié : Mia revo
Martinson : Anjo
Hilbig : Plendoj tien kaj tien
Grifio : Vantas ĉio
Neteshejmo
Dantas : La rozoj silentas
Topirceanu : Survoje