|
serĉado :
|

Andreo Grifio
Vantas ĉio
(el la jaro 1643)
Vi vidas kie ajn nur vanton plu surtere.
Kreitan de la hom’ frakasas hom’, ho ve.
Kaj kie urb’ nun tronas, etendos sin herbej’.
Paŝtistinfan’ kun greg’ vagados tie tere.
La floropomp’ de l’ nun’ ekkuŝos distretite.
Urĝant’, spitant’, fariĝos ost’ , cindro sen pardon’ ;
Nek estas hom’ eterna, nek fer’ nek marmorŝton’.
Nun ridas la feliĉ’, sed tondros plendoj spite.
La glora ag’, la fam’, laŭ sonĝ’ perdiĝos, svenos.
Ĉu en la lud’ de l’ temp’ l’ fragila hom’ sin tenos ?
Ja kio estas do de ni strebata
krom aĉ’ kaj neniec’, krom ombro, polvo kaj vent’,
krom floro sur herbejo pasinta post moment’ ?!
Sed eternec’ ne estas pripensata.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Sama rubriko :
Blake : Ĝardeno de l’ amo
Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj
Margenburg : Foro flirtas
Lorenc : Forgeso
Goll : Nur de kiam...
Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert
Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’
Dadié : Mia revo
Martinson : Anjo
Hilbig : Plendoj tien kaj tien
Grifio : Vantas ĉio
Neteshejmo
Dantas : La rozoj silentas
Topirceanu : Survoje