|
serĉado :
|

Wolfgang Hilbig
Plendoj tien kaj reen
1
En la ungegojn de la malamiko mi fuĝis,
amikoj, kion vi faris al mi ?
Neniu levas lin, la krude renversitan,
neniu manĝas la lastan frukton de sekigita
arbo
vi stumbligis min per piedo, mi estis
la plej ebriigita el ĉiuj, nun mi erarvagas
en la malklara densejo de fremda tereno kaj drivas
preter vi
2
ve, nigra sambuko, makulo de mia buŝo,
neniu vidu, kia mortulo revenas
kun taŭzita hararo kaj malplenaj
manoj
plena de doloro forpelite mi estis, kaj neniu
vokis min, ve, amikoj, – ne pli longe
mi nomas vin tiel...
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Sama rubriko :
Blake : Ĝardeno de l’ amo
Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj
Margenburg : Foro flirtas
Lorenc : Forgeso
Goll : Nur de kiam...
Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert
Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’
Dadié : Mia revo
Martinson : Anjo
Hilbig : Plendoj tien kaj tien
Grifio : Vantas ĉio
Neteshejmo
Dantas : La rozoj silentas
Topirceanu : Survoje