sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










BATALA LITERATURO Mallevu la standardon !

prozpoemtraduko


Batala LITERATURO
Mallevu la standardon !

HAĴIME, I

Fratoj !
Helproto ne venas !
Vento blovas, pluvo pluvas,
Uragano de la mondo !
Mallevu la standardon !
Malmultenombre,
Levante ĝin, marŝi neoportunas,
Ĉar ni povas esti forblovitaj.

Kune antaŭen iru,
Mallevante la standardon !
Senbrue !

Helproto ne venas !
Solaj ni devas marŝi.
Jam vesperiĝis . . .
Vento blovas, pluvo pluvas,
Uragano de la mondo !
Ŝparu moki malkuraĝulojn !
Ĉesante spiron, klinu la kapon,
Antaŭen iru tra l’uragano !

Malmultaj estas ni,
Ni estas malmultaj nombre.
Pluvo, vento, uragano !
Amasiĝante - neniam disiĝu !

Mallevu la standardon !
Levante ĝin, marŝi neoportunas,
Ĉar ni povas esti forblovitaj.
Ĝis kiam la tero haltos turnadon,
Neniam forlasu esperon al la tagiĝo.

Fratoj !
Ne apogu vin sur helproto !
Malmultenombre, kune, unuope,
Antaŭen kuru tra la uragano,
En la vasta kampo vespera !
Ĝis kiam ne plu restos krom unu,
Kaj la lasta unu falos, teren .

Nu, fratoj, premu mian manon.
Ni, do, antaŭen -
Senbrue kaj sensonore.

Kamaradoj !
Venta, vento, vento !
Pluvego ! Uragano !
Ŝtoneroj flugas, sagoj flugas.
Mallevu la standardon !
Pro alta celo ne estu trapikotaj !

Fratoj !
La antaŭkurantojn ne perdu !
Alkuru al unua linio,
Trans kadavrojn !
Amasiĝu, klinu viajn korpojn,
Mallevu la standardon
Kaj kuŝante antaŭen iru
En izokta mallumo !

Kamaradoj !
Vento, vento, vento !
Pluvego, Uragano !


El japana lingvo libere tradukis R. O. R.
El Orienta Blovo, malgranda krestomatieto de Sennacieca Revuo, 1926

Noto de trad.
La poemo estis dediĉita de la poeto al japanaj klasbatalantoj, kiam la bilo [= leĝopropono, noto de la skaninto] kontraŭ socialisma movado estis unuanime aprobita en Japana Parlamento. Ĝi estis presita en "Sentoo-Bungej" (Batala Literaturo) monata japana gazeto de la maldekstruma literaturo.




Sama rubriko :


puce Blake : Ĝardeno de l’ amo

puce Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj

puce Margenburg : Foro flirtas

puce Lorenc : Forgeso

puce Goll : Nur de kiam...

puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert

puce Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’

puce Dadié : Mia revo

puce Martinson : Anjo

puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien

puce Grifio : Vantas ĉio

puce Neteshejmo

puce Dantas : La rozoj silentas

puce Topirceanu : Survoje

::: Ĉiuj :::



Supren