sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Chebert : Mi aspiras al certa tag’

rimpoemtraduko



Claudette Chebert
Mi aspiras al certa tag’

Mi aspiras al certa tag’
Kiam ne plu staros karcer’
Kiam ne plu man’ sen esper’
Almozpetos ĉe krada fer’
… por liber’
Mi aspiras al certa tag’
Mi aspiras al certa tag’
Sen diktaturo, sen idol’
Sen flag’, sen patria simbol’
Kiu staras sur nekropol’
de popol’
Mi aspiras al certa tag’
Mi aspiras al certa tag’
Kiam fine, l’ kredemular’
Vekiĝos el sia erar’
Kaj malfidos pri la deklar’
de Cezar’
Mi aspiras al tiu tag’
Mi aspiras al certa tag’
Kiam ne plu miliardul’
Voros nutraĵon sen skrupul’
Dum larmas ĉe infanokul’
…panpostul’
Mi aspiras al certa tag’
Mi aspiras al certa tag’
Kiam foraperos landlim’
Kaŭzo de plej terura krim’
Dum sonos Esperanta Himn’
… en l’anim’
Mi aspiras al certa tag’
Mi aspiras al certa tag’
Sen pli rajto por nur la fort’
… Mi aspiras al tag’ sen mort’
Krom milda morto de la tag’

El "je voudrais voir un jour" de C. CHEBERT
tradukis Marcel Ternant

Sama rubriko :


puce Blake : Ĝardeno de l’ amo

puce Novalis : Se ne plu nombroj, figuraĵoj

puce Margenburg : Foro flirtas

puce Lorenc : Forgeso

puce Goll : Nur de kiam...

puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert

puce Weerth : Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’

puce Dadié : Mia revo

puce Martinson : Anjo

puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien

puce Grifio : Vantas ĉio

puce Neteshejmo

puce Dantas : La rozoj silentas

puce Topirceanu : Survoje

::: Ĉiuj :::



Supren