|
serĉado :
|

Hans-Georg Kaiser
Kongreso en Liono 1911
Feino kaj leono
kaj ambaŭ kun sindono !
Kortuŝa kiĉ’ de paro
kaj eĉ por verda faro !
Antaŭen sur la spuro,
kaj ĉiam kun plezuro !
Kongreso komenciĝis,
sin rave anonciĝis !
Sed la milit’ nur dormis,
ĝi baldaŭ sin elformis.
La pacvol’ ne postrestis,
nur kongresero estis.