sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Verda stelo, nia stelo

rimpoemo por la nevenkebla duopo Ed & Pris




Hans-Georg Kaiser
Verda stelo, nia stelo


(por la nevenkebla duopo Ed & Pris)

Verda stelo, nia stelo,
lumu ĉiam kaj kun helo !
Lumu do en mornaj tagoj.
Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj !

Verda stelo, hela stelo,
brilu por enmonda belo.
Brilu al amikoj niaj.
Brilu al la verebriaj.

Verda stelo, bela stelo.
Lumu do en la ĉielo.
Lumu al ni sur la tero.
Lumu plu eĉ en infero.

Verda stelo, nia stelo,
brilu hele kiel velo.
Rdu, se vin ul’ disrompas,
ĉar vi nin neniam trompas.

Verda stelo, hela stelo,
lumu hejme kaj sur relo.
Lumu eĉ post mur’ aŭ vando,
lumu do en ĉiu lando.

Verda stelo, nia stelo,
estu nia voj’ kaj celo.
Brilu en plej eta rondo,
Brilu por la tuta mondo !



PS : La poemo spontane ekestis, kiam mi vidis la ravan supran desegnaĵon de Eder Benedetti.



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren