sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Sorto kaj destino

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Sorto kaj destino


Naskite en hazarda tempo
ni vivas en malĝusta lok’.
Envintre logas nin printempo.
Destina estas la epok’.

Jen viro volus esti ino
jen ino revas esti vir’.
Ĉu sorto estas, ĉu destino ?
Ĉu ĉio estas nur konspir’ ?

Kaj kial estas ni malriĉaj,
naskiĝis ie en vilaĝ’ ?
Ni kial estas superstiĉaj ?
Pro kio mankas ofte saĝ’ ?

Militoj ĉiam reeksplodas,
soldatoj mortas en batal’.
Aliaj iam nin marodas,
ĉu ĉio tio pro fatal’ ?

Ĉu nur hazarde estas klasoj ?
Kaj nia sorto la milit’ ?
Jam neas tion homamasoj,
kaj pli kaj pli fortiĝas spit’.

La sorton naskas intereso.
Profitojn nutras superstiĉ.
Eĉ homojn voras ŝajnprogreso,
dum kreskas plu la superriĉ’. 


Estas mensogo nur la sorto,
kaj la destinon bridu ni.
Ni fidu do pri nia forto,
nin gvidu nia energi’.
 


 

Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren