|
serĉado :
|

Hans-Georg Kaiser
Policisto nr-o 285
Sur lia kapo tronas pinto.
Ĝi estas kontraŭbata finto.
Surzone lia nombro brilas.
Ĝi pruvas, ke li ne civilas.
La policist’ supere fartas.
Kaj se necesas, li eĉ startas.
Suspektajn ulojn li kolume
tuj kaptas kaj senpalpebrume.
Li kaptus ankaŭ vin plezure,
leĝoligita kvazaŭ ŝnure.
Kaj se vi lin ne vere ŝatas,
la ulo tute senkompatas.
PS : La foton faris kantistino Anjo, kiu fotis ĝin en Hungario. Do en la iama regno de la habsburka monarkio. La policano estas evidente ekzemplero el tiu tempo. La spirito de tiaj uloj ankoraŭ nun vivas. La nuna registaro en Hungario ne povus nei certan parencecon al la skulptura figuro. Tial ii ŝajne ankaŭ pagis la monumenton. La policŝtato denove estas "en modo". Kaj tio ne estas miraklo. Ju pli da polico registaro de ŝtato bezonas, des malpli ĝi estas efektive la reprezentanto de ties popolo. Des pli da policbastonoj necesas por teni la popolon surgenue. (HGK)